Chinaj
sciencistoj faris ekspedicion al Arkto en 1995 kaj 1999 respektive.
Nun la China Akademio de Sciencoj preparas la trian por 2002.
Chi-foje
la chinaj sciencistoj komencos sian sciencan esploron de la azia
kontinento. Ili transpasos la Arktan Oceanon kun celo trovi novan
vojon traugan al chinoj en ilia scienca esplorado pri Arkto kaj
plenigi la blankon en ilia esploro de Arkto. La plano de chi-foja
esplorado ampleksos plurajn fakojn, kiaj kibernetiko, mezurado kaj
mapado, ekologio, geologio kaj marologio.
En
1957 fama china meteorologo, geografo kaj membro de la China Akademio
de Sciencoj, s-ro Zhu Kezhen, diris: "Oni devas esplori la
terglobon en la tuto. La formigho kaj evoluo de la natura medio
de Chinio estas konsistiga parto de tiu de la terglobo kaj tial
la ekzisto kaj evoluo de la polusaj regionoj havas striktan rilaton
kun Chinio."
En
la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Chinio komencis sian sciencan
esploron al Antarkto kaj tie konstruis Staciojn Zhongshan kaj Granda
Muro. Multe da sciencistoj tie faris esploradon kaj akiris aron
da altnivelaj sciencaj fruktoj. Kompare kun esploro pri Antarkto
tiu de Chinio pri Arkto rikoltis tre malmulte. Kvankam en 1995 kaj
1999 chinaj sciencistoj dufoje faris esploron en Arkto, tamen chi-kampe
Chinio estas multe pli postighinta ol avangardaj landoj.
La
scienca ekspedicio al Arkto en 2002 dauros 3 monatojn. Unue, la
ekspedicio faros 1000-kilometran piediradon de la rusa insulo Komunisma
Junulara Ligo (81o N, 95o
E) al la norda poluso. Se la laboro estos glata, do
ghi per piediro faros sciencan esploradon trans la Arkta Oceano.
Due, ghi faros sintezan sciencan esploron de iuj tipaj regionoj
che la Arkta Oceano en 2 monatoj.
|