Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Naskighis porko kun transformita geno

    Sciencistoj de kanada universitato elkulturis porkon kun transformita geno, dank' al sia plurjara penado. Poluajho en la fekajho de tia porko estas evidente malpli multa ol tiu de la ordinara. Pro tio oni nomas ghin mediprotekta porko.

    La enplantita geno en tia porko povas pli efike laborigi ghian digestan sistemon kaj pro tio la fosforo en la ekskrecio de tia porko reduktighis je 50-75%.

    La sciencistoj opinias, ke post nelonge tiaj porkoj aperos en la monda merkato kiel la unua speco de mediprotektaj porkoj.