Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

Por preventi kolizion de astroidoj kun la tero

    Auguste de 2001 oni komencis konstrui en Jiangsu-provinco astronomian domon sub Zijinshan-Observatorio, kun perigea teleskopo farita de Chinio mem, por observi la astroidojn kaj kometojn, kiuj eble kolizios kun nia terglobo.

Post kolizio de kometo kun Jupitero

    Zhang Jiaxiang, estro de la fakul-komisiono pri perigeaj teleskopoj, diris:

    En 1993 la internacia astronomia rondo avertis, ke la potenca gravito de Jupitero disshiris kometon en 21 pecojn, kiam tiu preteriris la gigantan planedon, kaj la pecoj kolizios kun Jupitero unu post alia la 15-22-an de julio, 1994. Tio ja estis la mondskua evento Kolizio de Kometo kun Jupitero.

    Se la kometo koliziis kun Jupitero, ghi povas kolizii ankau kun la tero. Kaj plie, krom la kometoj iras proksime de ni ankau multe da astroidoj.

    Chiuj observatorioj ekagis. Inter ili estas ankau la Nankina Zijinshan-Observatorio de Chinio.

    Oni ne povas fari senbazan prognozon. Antau chio oni devas scii, kie trovighas kerno de la kometo kaj kiel ghi movighas. Kun donitajhoj oni povas fari prognozon kaj akiri la donitajhojn nur post observado per astronomia teleskopo. Ju pli larghas ghia lumkalibro, des pli efikas ghia laboro.

    Sed tiam la Observatorio Zijinshan havis nur unu dutuban refraktoron kun kalibro de 40 cm. En la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento ghi estis tre utila kaj ludis gravan rolon en la observado, sed meze de la 80-aj jaroj ghia vidado farighis pli kaj pli malklara kaj, kiam la homaro eniris en la 90-ajn jarojn, kaj koliziis la kometo kun Jupitero, ghi fundamente blindighis.

    Char chinaj astronomoj mem ne havis rimedon por observado, ili devigite turnis sin al alilandaj materialoj, sed ghuste en la plej shlosila tempo chesis livero de la materialoj.

    Dank' al sia richa sperto kaj fervoro en sia kariero la sciencistoj de Zijinshan-Observatorio publikigis prognozon same ghustan, kia la alilanda. Tamen la travivajho forte ekscitis Zhang kaj liajn kolegojn. Li diris: "Post la kolizio mi informighis, ke alilandaj astronomoj observadis la kolizion ghis la lasta momento. Ho ve! Kiam la tutmondaj grandaj teleskopoj fiksis siajn okulojn sur la kolizio, ni vidis nur kompletan obskuron. Tio ja estis kolizio de kometo kun Jupitero. Se ghi kolizius kun la tero? Chu ni volonte transdonus nian sorton al aliaj?"

Astroidoj kun krima tendenco nin kashobservas

    "Pli kaj pli multighas astroidoj kun krima tendenco. Ili frue au malfrue kolizios kun nia terglobo," diris alia astronomo Li Guangyu.

    Li diris plue, ke Eroso estas jam konita astroido, la plej proksima al la tero. Ghi estis trovita antau 103 jaroj. En 1996 oni diris, ke estas granda ebleco, ke ghi kolizios kun la tero en la venontaj miliono da jaroj. Konsidere tiun problemon en la venontaj 100 milionoj da jaroj, la pli ol mil jam konitaj perigeaj astroidoj povus kolizii kun la tero. En la 100 milionoj da jaroj tiuj astroidoj au kolizios kun la tero, au kolizios kun aliaj planedoj de la suna sistemo, au flugos for el la suna sistemo. Ghis hodiau la plej granda danghero pri la kolizio okazis en majo de 1996. Iu kompare granda astroido apenau koliziis kun la tero. Tiam ghi flugis en la loko iom pli malproksima ol la luno. Sed la plej maltrankviliga estas la astroidoj, kiuj povus kolizii kun nia tero en la venontaj du jarcentoj. Ili estas la veraj astroidoj kun krima tendenco, char en la venontaj du jarcentoj ili flugos tute proksime al la tera orbito, t.e. je malpli ol 8 milionoj da kilometroj fore, kaj plie ili estas astroidoj kompare grandaj kaj la kolizio kauzos malfelichegon al la tuta terglobo. Por fari ghustan jughon oni bezonas antau chio bonegan teleskopon.

Por fari nian propran Schmidt

    Jen la teleskopo Schmidt kun largha vidkampo kaj alta kvalito, destinita por observi la senliman kosmon. Chi-kampe ni havas du malfacilojn por fari tian teleskopon.

    Unue, pri optika sistemo kun largha vidkampo kaj alta decidpovo, tio estas esenco de la teleskopo Schmidt. La kerno de la teleskopo estas speciala korekto-lenso. Nun ni faras la lenson dikan nur 28 mm., tamen kun pli-ol-unu-metra kalibro. Starigite, ghi grave distordighos influite de la tera gravito. Tamen la plej granda malfacilo estas fari strangan lenson kun neregula zigzago. Ankorau nenia komputilo povas ekzakte regi ghian frotighon. Por fari ghin estas taugaj nur la homaj sperto kaj lerteco. Nun la tri plej grandaj korekto-lensoj en la mondo estis faritaj senescepte de anglo, kiu jam mortis. Esploristo Yang Shijie de Zijinshan-Observatorio ja unuafoje faras tian lenson. Se li sukcesos, tio estos tre gratulenda.

    Due, ni devas ne nur spuri la astroidojn, sed ankau filmi iliajn formojn kaj orbitojn por detale esplori. Antaue ni faris tiun laboron, tamen chiuj fotoj estis negativaj, sed nun per la ciferfotiloj oni shanghas la optikajn signojn en la elektrajn kun granda mezuro, lerteco kaj skana povo.