1. 
                Sciencistoj de Usono, Britio, Chinio kaj aliaj 3 landoj kune faris 
                desegnon de la laborskizo pri la homa genaro, per kiu ili konis 
                la vicon de bazparo de la homa genaro. Chinaj sciencistoj faris 
                1% de la determinado. La scienca atingo markis, ke la homoj faris 
                gravan pashon sur la vojo por koni la homan vivon. Krome estis 
                sukcese farita en 2000 ankau la desegno de la bildo pri genaro 
                de drozofiloj kaj vegetaloj.
                
              2. 
                La vivo devenis eble de RNA de la hereda materio, sed ne de DNA. 
                Tiu aserto ne vekis atenton de la jhurnalisma rondo, tamen la 
                esplorado far sciencistoj pri RNA estas favora al la vidpunkto, 
                ke la vivo devenis eble de RNA.
                
              3. 
                En Gruzio oni elterigis kranian fosilion de primitiva homo, kiu 
                vivis antau 1.7 milionoj da jaroj. Tiu kranio apartenis eble al 
                la unuaj prapatroj de la homaro, kiuj eliris el Afriko en la antikveco.
                
              4. 
                Esploro pri plasta elektroniko atingis gravan progreson. Konduktiva 
                plasto farighis bazo de la teknikaj fruktoj pri organikaj elementoj 
                vaste uzataj en 2000. En tiu jaro 3 sciencistoj, kiuj trovis konduktivan 
                plaston, akiris Nobel-premion pri kemio. La atingoj tiukampe en 
                2000 estis chefe en du flankoj: A. Sciencistoj kreis elastan plaston 
                entenantan komputeran CPU kun integrita cirkvito, el kiu oni povas 
                fari platskopon, elektronan markon kaj unufojan poshtelefonon. 
                B. Sciencistoj kreis organikan laseron. Ekscitite de kurento organikaj 
                elementoj povas lumi. 
                
              5. 
                Oni atingis progreson en esploro pri klono kaj trunkaj cheloj. 
                Sciencistoj sukcese klonis porkon, unu el la plej malfacile kloneblaj 
                bestoj. Ili klonis ankau blankmembran uron. Tio havas gravan signifon 
                por savi la pereontajn bestojn. Koncerne esploradon de trunkaj 
                cheloj, en la korpo de musoj kaj homaj akceptantoj sciencistoj 
                trovis, ke iuj plenkreskintaj cheloj transformighis en chelojn 
                de aliaj tipoj.
                
              6. 
                Esploro konfirmis, ke sur la surfaco de Marso eble estas akvo 
                en fluanta stato. Sciencistoj supozis lau fotoj pri Marso, ke 
                tiu rugha planedo en sia frua periodo estis eble plena de lagoj.
                
              7. 
                Sciencistoj de pluraj landoj konstatis post observado kaj esplorado, 
                ke la kosmo estas ebena. 
                
              8. 
                Sciencistoj faris novan malkovron en la sfero pri plurkampaj funkcioj 
                de hormonaj akceptantoj kaj dank' al tio ili ekhavis pli profundan 
                konon pri metabolo de kolesterolo, estigho de adipa acido kaj 
                formigho de diabeto kaj kanceroj.
                
              9. 
                Usona sondilo "Rendevuo de proksimteraj astroidoj" eniris 
                en la orbiton de astroido Eroso la 14-an de februaro 2000. Sciencistoj 
                deziras, ke la observado pri Eroso donu al ili pli da informoj 
                pri astroidoj kaj ili trovu metodon por garantii sekurecon en 
                la eventuala minaco far iuj astroidoj al nia terglobo. 
                
              10. 
                Kvantumfiziko atingis gravan progreson. Oni trovis, ke kurento 
                povas iri lau superkondukta drato, kaj asertis, ke che sia funkciado 
                la kvantuma komputilo ne havas kvantumajn trajtojn pri komplikado.