Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Chinio asignos grandan monsumon por bioteknologio

    Fama china biologo kaj akademiano Qiang Boqin diris, ke por disvolvo de bioteknologio en la venontaj 5 jaroj Chinio asignos grandan monsumon, duoble kiom tiu en la pasintaj 15 jaroj.

    En la venontaj 5 jaroj Chinio disvolvos altteknologion por solvi la strategiajn problemojn rilatajn la naciajn perspektivon kaj defendon kaj disvolvi altteknologion kun propra proprieto de intelekto por kulturi novajn industriojn.

    Qiang diris: "Ni faros grandan penadon, por ke bioteknologio kiel eble plej multe kontribuu al la nacia ekonomio, kaj penados, por ke en 5-10 jaroj la china bioteknologio farighu avangarda en la mondo kaj unu el la chefaj industrioj de la nacia ekonomio kaj sur iuj kampoj havu proprajn trajtojn kaj superecojn de Chinio."

    En Chinio bioteknologiaj industrioj ampleksas kulturon de bonkvalitaj kaj altproduktaj terkulturajhoj, inghenierion de homaj visceroj, novtipajn bioteknologiajn medikamentojn kaj vakcinojn, bioreakciilojn, biochipojn k.a. Lau la plano oni esploros chefe bioinghenierion, genan manipuladon, bioinformologion kaj modernan agrikulturon.

    Qiang diris, ke en la estonteco bioteknologio farighos pli kaj pli grava kaj ludos decidan rolon por industrio kaj ekonomia strukturo.