Rusaj
sciencistoj malkovris, ke acida metila etero, entenata en cedraj folioj,
estas utila al memoro de bestoj.
En
laboratorio ili injektis al kobajoj acidan metilan eteron kaj ghian
derivajhon. Ili trovis, ke tiuj substancoj estas utilaj al formigho
de portempa nerva kontakto en la cerebra kortekso, memoro de aferoj
kaj ilia interrilato. Kiam la memoritaj aferoj denove aperis en
la kortekso, la nerva kontakto en la cerbo de la kobajoj denove
viglighis.
Por
pruvi la eltrovon, la sciencistoj dividis la kobajojn en du grupojn,
chiu kun sama nombro. Chiufoje je unu horo antau la eksperimento,
la sciencistoj injektis preparajhon de la suko de cedraj folioj
al la kobajoj de la grupo A kaj metis ilin en hermetikan keston.
La kesto konsistas el du chambretoj interkomunikaj. La unua chambreto
estis hela, dum la dua malhela. La kobajoj alkutimighintaj al mallumo
instinkte kuris en la duan chambreton. Tamen tie ili estis elektrobatitaj,
tial ili devigite rekuris en la unuan chambreton.
Post
4 tagoj la cerbo de la kobajoj ekhavis kondichitan reflekson. Che
mallumo ili haltigis sian iradon. Tial la sciencistoj ne plu injektis
al la grupo A kaj forprenis la elektrobatilon. Post 10 tagoj la
sciencistoj trovis, ke la kobajoj el la grupo A, kiuj memoris la
dangheron en la dua chambreto, estas pli multaj ol tiuj de la grupo
B je 33%.
La
sciencistoj diris, ke en la estonteco ili inventos bioreguligilon,
taugan por la homa memoro.
|