La
Tero ekzistas depende de la Suno
En
la senlima universo brilas sennombraj steloj, kiuj senchese eligas
lumojn kaj varmon. Sed por ni, la homoj vivantaj sur la Tero, la
plej grava estas la Suno. Oni povas diri, ke sen la Suno ne estus
ni, la homoj. De la antikveco en niaj okuloj la Suno estas emblemo
de la lumeco, nobleco kaj grandeco. Chiumatene, la Suno levighas
de oriente, vershante blindigajn lumojn kaj varmon al la homoj,
prosperigante la kreskadon de chiuj vegetajhoj kaj animaloj. Ech
la Tero mem shuldas sian ekziston al la lumoj kaj varmo de la Suno.
Chiuj energioj de la Tero rekte au pere devenas de la Suno. Ekz.
la vegetajhoj shanghas, pere de fotosintezo, sunan energion en la
kemian. Pro geologia transformigho primitivaj arboj, kadavroj de
mikroboj kaj bestoj enterighis kaj post multegaj jaroj farighas
karbo kaj nafto. Ankau ili estas specoj de sunenergio, konservataj
subtere. La sunenergio vaporigas akvon de la riveroj, lagoj kaj
maroj, transformas ghin en nubon kaj pluvon, kiuj falas teren kaj
farighas hidroenergio por la homoj. La Suno varmigas la atmosferon,
levas la varman aeron, tiel ke la malvarma kaj peza aero fluas tien
por okupi la lokon, formante la aeran konvekton. En multaj lokoj
oni prenas la malmultekostan venton kiel energion...nuvorte, escepte
de atomenergio, tervarmo kaj kelkaj aliaj energioj, chiuj energioj,
chu la akva, chu la venta, chu la karba, chu la nafta, devenas de
la Suno.
La
Suno - estro de la suna sistemo
De
sia naskigho la Suno jam pasigis 5 miliardojn da jaroj. Tamen ghi
restas energiplena junulo en la familio de la kosmo. Ghi vivos pliajn
5-10 miliardojn da jaroj. La Suno estas ordinara astro. Ghi situas
inter la sennombraj steloj de la Lakta Vojo. Tamen ghi estas reganto
de la suna sistemo.
La
Suno estas la plej granda astro en la suna sistemo. Ghia diametro
estas 109-oblo de tiu de la Tero, ghia volumeno - 1.3-milion-oblo
de tiu de la Tero kaj ghia maso - 330 mil-oblo de tiu de la Tero.
Dank' al sia potenca gravito la Suno kreis gigantan familion - la
sunan sistemon. En tiu granda familio la Tero havas 8 fratinojn
grandajn kaj malgrandajn chiu kun siaj propaj trajtoj. Ili estas
nomataj la 9 planedoj de la suna sistemo. Krom ili, en la suna sistemo
trovighas miloj da astroidoj. Chirkau la planedoj rondiras dekoj
da satelitoj. Krom la planedoj kaj satelitoj estas miraklaj kometoj,
sennombraj bolidoj kaj kosma pulvo. Chiuj tiuj membroj de la suna
sistemo senhalte rondiras chirkau la Suno.
La
Suno estas estro de la suna sistemo. La maso de la Suno konsistigas
99% de tiu de la suna sistemo. La maso de chiuj ghiaj planedoj,
satelitoj, kometoj kaj bolidoj entute egalas nur 0.2% de tiu de
la Suno.
De
la 5 miliardoj da jaroj la Suno sendas siajn varmon kaj lumojn al
chiuj membroj de la granda familio. Sen la Suno ne trovighus tiu
familio. Sen la Suno la Tero estus malluma, malvarma, morteca kaj
malvigla chielkorpo. Ghuste pro tio oni diras: "La Suno estas
patrino de la Tero."
Lumoj
kaj varmo de la Suno
La
Suno estas arda globo el gaso. Ghi senchese eligas fortajn lumojn
chiudirekten. La sunlumoj estas tiel potencaj, ke oni tuj sentas
kapturnon kaj blindecon, rekte rigardante ilin dum kelkaj sekundoj.
Lau sciencista kalkulo la brileco de la Suno estas 500-mil-oblo
de plenluno.
La
Suno senchese disradias enorman varmon. De ghi nia Tero ricevas
multan varmon chiusekunde. Tamen la Tero ricevas nur 2.2-miliardonon
de la varmo, elsendata de la Suno. La Suno chiusekunde disradias
3.8x1033 ergojn au 9.18x1025 kaloriojn da varmo.
Nuklea
fuzio eligas enormajn lumojn kaj varmon
La
Suno elradias iom potencajn lumojn kaj varmon, sed kio brulas tie?
La brulajho certe estas la plej bonkvalita materialo. Ghi brulas,
disradias lumojn kaj varmon ne nur hodiau, sed ankau ghis post dekoj
da miliardoj da jaroj. Por esplori la originon de la suna energio,
la homoj penis dum multaj generacioj en jarcentoj kaj nur en la
20-a jarcento malkovris la misteron dank' al disvolvigho de la atoma
fiziko. Estas la atomenergio interne de la Suno, kiu produktas tiel
fortajn varmon kaj lumojn.
Estas
bone konate, ke meze de chia atomo estas atomnukleo, chirkau kiu
rondiras elektrono. La Suno plej abunda je hidrogeno, kies atomo
estas plej simpla. La hidrogena atomnukleo konsistas el unu protono
kun pozitiva elektro, kaj chirkau ghi rondiras elektrono kun negativa
elektro.
Nu,
iom pri heliumo, alia elemento de la Suno. Meze de heliumo estas
nukleo konsistanta el du protonoj kaj du neutronoj. Chirkau la nukleo
rondiras du elektronoj.
La
materio de la Suno estas preskau tute hidrogenatoma. En la mezo
de la Suno ghi estas kuntirata sub alta temperaturo kaj premado.
Kiam la hidrogenaj atomnukleoj kunpremighas tute proksimen, kvalita
shanghigho okazas. Kiam 4 hidrogenaj atomnukleoj kunighas, nova
atomnukleo naskighas. Tiu nova atomnukleo ja estas tiu de heliumo.
En tiu metamofozo la pezo de unu heliuma atomo estas 99.3% de la
pezo de 4 hidrogenaj atomoj, dum la restanta pezo de la hidrogena
atomo (0.7%) shanghighas en lumojn kaj varmon kaj disradiighas.
Tiu fenomeno, ke malpezaj atomnukleoj shanghighas en pezajn atomnukleojn
eligante fortajn lumojn kaj varmon, estas fuzio. La Suno senchese
eligas enormajn lumojn kaj varmon ghuste pro la drasta nuklea fuzio.
La
Suno estas abunda je hidrogeno, materialo por nuklea fuzio. Meze
de la Suno chiusekunde 6.2x108 tunoj da hidrogenaj atomoj faras
reakcion de nuklea fuzio kaj transformighas en heliumajn atomojn
chiusekunde, dume 4.3x106 tunoj da hidrogenaj atomoj shanghighas
en lumojn kaj varmon, kiuj elighas. Eble iuj demandus, chu la materio
de la Suno ne povos esti elcherpita, se chiusekunde ghi perdas pli
ol 4 milionojn da tunoj da materio. Kompreneble, miliono estas grandega
nombro, tamen ghi estas tute ne menciinda por la Suno. Ech se chiom
da hidrogeno de la Suno transformighos en heliumon, la Suno perdos
nur 0.7% de sia maso, tial oni ne devas maltrankvilighi pri la Suno.
|