Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Por krei la plej grandan "genan valon" en Azio

    En Yangpu-distrikto de Shanhajo estas nova konstruejo kun areo de pli ol 50 mil kvadrataj metroj. Post nelonge tie aperos "gena valo", la plej granda en Azio.

    La "gena valo" estas konstruata de la Gena Scienc-teknika Limigita Kompanio (Grupo) Lianhe, privata altteknologia entrepreno en Shanhajo. Kiel biologia altteknologia entrepreno, kiu plej frue entreprenis grandskalan genan klonadon, genan mezuradon kaj ekzamenon, biologiajn informojn, esploron pri la genaj funkcioj, ghi estas la plej granda entrepreno ne nur en Chinio, sed eble ankau en Azio, por esploro, apliko kaj ekspluato de genaroj.

    Qin Yilong, vicdirektoro de la kompanio, diris: "Genaro estas la plej granda 'orminejo' sur nia terglobo. Ni devas ne nur aktive partopreni la konkurencon pri genaro en la mondo, sed ankau prilabori la elfositajn 'orminajhojn', kunlaborante kun koncernaj chinaj kaj alilandaj entreprenoj."

    Ghis hodiau la kompanio jam sukcese klonis 8 mil longajn homajn genojn, tio montras, ke lau la nombro ghi okupas la duan lokon en la mondo. Oni jam petis 4 mil patentojn pri koncernaj genoj de kanceroj, adipozo, senila demenco k.a. kun klinika kaj farmacia valoroj.

    Lerninte la sperton de la silicia valo de Usono kaj teknikan superecon de ghiaj entreprenoj, la kompanio planas establi en 5 jaroj kvartalon, ampleksantan sciencan esploradon, entreprenojn, investon de eventualaj okazontajhoj, eksponadon kaj luksajn loghdomojn. Utiligante chinajn kaj alilandajn fakulojn kaj fruktojn de ilia esplorado pri genoj kaj kombinante biologian altteknologion kun kapitala merkato, ghi multe akcelos disvolvighon de la china gena industrio.