|     Ghenerale 
              oni opinias, ke satelitoj estas altteknologiaj produktajhoj kaj 
              ilia uzado ne tiel koncernas la ordinaran homan vivon, sed fakte, 
              la praktikado de satelitoj jam montrighas en chiuj flankoj de la 
              homa vivo. Satelitaj telekomunikado, TV, radio, larghrubando, navigacio, 
              sem-kulturo kaj telesenso nun bone servas al la popola vivo kaj 
              multe shanghas ghin.  
               Satelita 
                larghrubanda reto   Kvankam 
              chiuj centraj urboj de Chinio nun estas ligitaj per altrapidaj larghrubandaj 
              fibro-optikaj kabloj, tamen oni ankorau ne plene ghuis avantaghon 
              de la reto. Kial? La problemo de la "lasta kilometro" 
              ne estas solvita, kaj fakte la uzantoj estas ligitaj ankorau per 
              mallargha, malrapida linio. 
     Nun 
              oni solvas tiun problemon per kvar teknologioj, el kiuj tri servas 
              nur en plansetlejoj, sed la satelita larghrubanda reto bone servas 
              al pli granda areo kaj ajna loko. Ech en la vasta okcidenta Chinio, 
              kie oni loghas dise, ghi sentigas al la homoj mirindan efikon, tuj 
              post kiam oni uzis kelkajn horojn por starigi ghiajn instalajhojn. 
              
     Fakte, 
              la instalajhoj ne estas multekostaj kaj servo de la fina aparato 
              de satelita larghrubando ne estas tre pagiga, tial oni povas mendi 
              la larghecon kaj rapidecon de la rubando lau sia bezono kaj uzi 
              ghin kune kun aliaj. La satelita larghrubando povas facile servi 
              al la neatenditaj uzantoj. Ekz. iu kompanio decidas okazigi urghan 
              telefon-televidan kunvenon, kio certe ne povas realighi en la loko 
              sen larghrubanda reto kun neniu antaua preparo, sed tio farighas 
              facila nur post peticio kaj instalado de satelita rubando en kelkaj 
              horoj.
     Kaj 
              krom tio, en la vasta okcidenta regiono de Chinio pro la malgranda 
              loghantaro, disa loghateco kaj malbona medio kauzita de forta ventosablo 
              kaj konstanta natura katastrofo, disvolvi larghrubandajn instalajhojn 
              ne estas bona elekto, char tie konstrui telefon-liniojn kaj kablojn 
              estas multekoste kaj plie la linio facile detruighas. Se oni uzas 
              satelitan larghrubandon, la problemo facile solvighas. La satelita 
              larghrubando estas uzata por satelita teknologio kaj ne malhelpata 
              de geografiaj kondichoj.  
               Satelita 
                telesenso      La 
              satelita telesenso estas uzata en la ordinara homa vivo. La artefarita 
              satelito similas al "mirindaj okuloj" de la kosmo, pere 
              de ghi oni facile faras kompletan observadon al la terglobo.
  Praktikado 
              de la satelita telesenso havas chefe 3 sistemojn, t.e. la sistemon 
              de satelita navigacio kaj lokalizo, tiun de geografiaj informoj 
              kaj tiun de telesenso. Menciante la satelitan navigacion kaj lokalizon, 
              oni nature pensas pri ghia uzado en la sistemo de intelekta trafika 
              administrado, fakte ghi estas efika ne nur en ghusta arangho de 
              veturiloj, observado kaj regado, sed ankau en telekomunikado, mezurado, 
              mapado, konstruado, min-ekspluato, agrikulturo, elektra sistemo 
              kaj kuracado. 
     "Granda 
              Ursino n-ro 1" estas sistemo de satelita navigacio kaj lokalizo 
              uzota de Chinio. Ghi konsistas el du sinkronaj ter-satelitoj. Kompare 
              kun la samspeca sistemo de Usono, kiu konsistas el 24 lokalizaj 
              satelitoj, la china "Granda Ursino n-ro 1" estas facila 
              en telekomunikado, rapida en lokalizo kaj preciza en tempodifino. 
              Antau nelonge ghiaj du sinkronaj satelitoj estis sukcese lanchitaj, 
              kaj post nelonge Chinio farighos la tria lando, kiu povas mem esplori, 
              ekspluati kaj konstrui la sistemon de satelita navigacio kaj lokalizo.
     Dank' 
              al uzado de la sistemo de satelitaj geografiaj informoj sciencistoj 
              povas fari precizan elektronikan mapon, kun kiu oni ne vojeraras 
              kaj facile trovas sian lokon kaj la irotan vojon.
     Telesenso 
              ludas gravan rolon ankau en observo kaj takso de naturaj katastrofoj 
              kaj prospektorado de naturaj richfontoj. Chinio jam starigis la 
              sistemon de observo kaj kontrolo de naturaj katastrofoj kaj takso 
              de ili kaj povas kontroli kaj taksi superakvon, trosekecon, arbaran 
              incendion, neghegon kaj aliajn gravajn katastrofojn. Dum la ekstreme 
              granda inundo de Yangzi-rivero en 1998 la sistemo ludis gravan rolon, 
              liveris pli ol 100 bildojn de la katastrofoj kaj donis gravan sciencan 
              bazon por kontroli kaj taksi la katastrofon.  
               Satelita 
                telekomunikado      Ofte 
              okazas, ke ie poshtelefono ne bone funkcias. Se oni uzas satelitan 
              poshtelefonon, oni ne plu havas tian chagrenon.
  Kvankam 
              uzado de satelita poshtelefono estas tre pagiga, tamen ghi estas 
              tre utila al la maraj petrolistoj kaj homoj, kiuj laboras sur senlimaj 
              kampoj. En la okcidenta parto de Chinio, kompare kun aliaj teknologioj, 
              la supereco de satelita telekomunikado estas tre rimarkinda. Pro 
              sia granda kapacito satelita poshtelefono povas fari diversan telekomunikadon 
              kaj formi sendependan reton kun granda fidindeco. Sed pli grave 
              estas, ke ghia konstruado estas mallonga, rapide profitodona kaj 
              shpariga. Ghuste pro uzado de la teknologio de satelita telekomunikado, 
              la 28-an de junio, 2001, la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono sukcese 
              solvis la problemon de telefonado en la lastaj 47 landlimaj vilaghoj 
              kaj realigis la promeson de la regiona registaro pri facila telefonado 
              en chiuj ghiaj vilaghoj. 
     Dank' 
              al progreso de la satelita telekomunikado kaj kresko de ghiaj uzantoj, 
              en la proksima estonteco la elspezo por satelita poshtelefonado 
              mallevighos tiel, ke la uzantoj estos pagipovaj kaj tiam ili havos 
              sian propran satelitan poshtelefonon, kiel nun vaste uzatan poshtelefonon, 
              kaj telekomunikos chiam kaj chie tute lau sia volo. 
               Satelita 
                TV      Pere 
              de 10 satelitoj hodiau en Chinio oni povas ghui televidajn programojn 
              de 11 kanaloj de la Centra TV-stacio kaj 35 kanaloj de lokaj stacioj.
     Popularigho 
              de la satelitaj radio kaj televizio portis la homojn, vivantajn 
              en izoliteco en la modernan socion. Enketo montras, ke nun la satelitan 
              televidon ghuas 99% de la china loghantaro sur 95% de la china teritorio. 
                 |