Lastatempe
la China Naci-defenda Scienc-teknika Universitato sukcese elfaris
la unuan chinan roboton en serpenta formo.
La
roboto longas je 1.2 metroj, diametras je 6 centimetroj kaj pezas
je 1.8 kilogramoj. Ghi povas autauenmovighi, retromovighi, turni
sin en alia direkto kaj akceli sian movighon surtere au facile movighi
en herbejo. La rapideco de ghia movigho atingas 20 metrojn chiuminute.
En ghia kapo estas instalita monitoro, kiu registras spektaklon
antau si. Lau la bildo registrita esploristoj povas regi la movighon
de la roboto. Kun "serpentshelo" la roboto ech povas naghi
en akvo.
Dank'
al bionika principo la roboto povas fari senmembran movighon, kio
montras progresadon de robota movmaniero. La roboto povas esti vaste
aplikata por rekognosko en la medio de radiado, polvo kaj venena
gaso; por savado en la medio de tertremo, tershovigho kaj incendio;
por sondo en la medio malvasta kaj danghera; por studo de matematiko,
mekaniko, cibernetiko kaj artefarita intelekto en laboratorio.
|