Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Elfarita la altkvalita shtalo fajroimuna kaj veterrezista

    La Wuhan-a Shtala Kompanio (Grupo) lastatempe sukcesis en produkto de speciala shtalo fajroimuna kaj veterrezista por konstrua materialo.

    Tia shtalo povas anstataui importitan samspeculon kaj esti vaste uzata en konstruado de multetagha, superalta, grandspana kaj malpeza domegoj, precipe tiuj postulantaj rigorajn normojn de fajroimuneco kaj veterrezistemo. Tia shtalo ne fleksighas en temperaturo de 600 oC, kio povas multe altigi la fajroimunan sekurecon kaj firmecon de konstruajhoj. Ghi entenas grandan kvanton da enmiksitaj korodimunaj elementoj, kaj tia shtalo estas pli veterrezista ol ordinara shtalo je 2-8 obloj. Ghia korodimuneco estas multe pli granda ol tiu de ordinara shtalo, tial la konstruajhoj el tia materialo havos pli longan vivon. Dank' al ghia bona fajroimuneco, oni povas malgrandigi la dikecon de fajroimuna parto de la konstruajho, sekve multe shpari monon.