Per
la teknologio kombinanta adsorbon kun purigo, katalizo kaj bruligo
chinaj sciencistoj sukcese solvis la problemon de poluo de medio
pro granda kvanto da eluzita organika gaso kun malalta denseco.
Nun la inventintoj ricevis specialan premion "Pokalo de la
Homa Sano" de la Internacia Federacio de Inventistaj Asocioj.
Respondeculo
de la nomita temo diris, ke tiu teknologio sukcesis ne nur pro la
nova teknologio, sed ankau pro la nove inventita adsorbilo -- chelar-forma
aktiva karbono, ghia industria produktado kaj sukcesa solvo de la
malfaciloj en la tradicia traktado de la eluzita organika gaso,
t.e. granda venta rezisto, granda konsumado de energioj kaj duafoja
poluado. Samtempe kun tio oni inventis serion da purigaj instalajhoj
konsistantan el adsorba lito, altefika kataliza lito kaj automata
regsistemo. Ili estas malgrandaj, plurfunkciaj, efikaj en purigado
kaj ne tre pagigaj de la funkciado. Chiutage la inventajho povas
purigi milojn kaj dekmilojn da kubmetroj da eluzita organika gaso.
Ghi havas brilan perspektivon pro sia praktika valoro.
|