Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Dek gravaj sciencaj fruktoj de Chinio en 2000

de RIMO LIU

    La China Akademio de Sciencoj kaj China Akademio de Inghenierio kune prijughis sciencajn fruktojn, rikoltitajn de Chinio en 2000 kaj elektis 10 plej gravajn el ili. 485 membroj de la du akademioj partoprenis tiun aktivadon. El la dek fruktoj biologiaj sciencoj kaj informaj teknologioj okupas gravan lokon. La elektitaj 10 sciencaj fruktoj estas jenaj:

1. Esploro de superhibridigita rizo en Chinio rikoltis grandan progreson. En grandarea kulturado la hektara produktokvanto de tia rizo superis 10 500 kg.

2. Chinio la unua en la mondo malchifris la heredan sekreton de salikokaj virusoj. Nun la china esplorado pri genaro ampleksas ne nur homojn, animalojn kaj terkulturajhojn, sed ankau marajn kreskajhojn.

3. La Metalurgia Instituto sub la China Akademio de Sciencoj la unua en la mondo trovis la superplastan etendighemon de nano-metala materialo. Tio estas granda sukceso en la nanometra teknologio.

4. La Shanhaja Instituto de Organika Kemio la unua en Chinio sukcesis sintezi superaktivan kontraukanceran substancon. Tio markis, ke Chinio envicighis inter avangardaj landoj en tiu flanko.

5. Chinio rikoltis gravan sukceson en disvolvo kaj uzo de altfunkciaj komputiloj.

6. Chinio unuafoje trovis interferon de novaj materiaj ondoj kaj per tio ghi richigis la kvantum-teorion.

7. Ekfunkciis la largha, rapida reto de la China Netcom-Kompanio kaj ghia nivelo estas alta en la mondo.

8. Chinio la unua en la mondo plenumis sian esploron pri fabrikado de hidrogeno el kreskajhoj kaj nun ghi havas chiujn necesajn kondichojn por industrie kolekti hidrogenon per bakterioj el la malpura akvo.

9. Chinio la unua en la mondo kreis elektromagnetan biospliton.

10. La Nacidefenda Scienc-Teknika Universitato de Chinio sukcesis en esploro pri la unua china roboto, kiu povas paroli simple kaj iri rapide kaj lerte.