Eblas,
ke iun tagon, kiam vi vizitos legomovendejon au superbazaron, vi
mire rimarkos kukumojn grandajn kiel klabo kaj tomatojn grandajn
kiel flugpilko. Kashante la surprizighon, vi eble shercos kun vendistino:
"Chu
ili venis el alia planedo?"
"Jes,
ili estas novaj produktajhoj kreitaj de la spaco. Bonvolu acheti."
Tiam,
vi larghe malfermos la okulojn probable ne pro shia charma rideto.
Fakte,
tiun tagon oni ne longe atendos.
En
1987 chinaj kosmonautoj faris ordinaran sciencan esploron per rericevebla
satelito, en kiun ili metis 10 kg da semoj de legomoj kaj aliaj
plantoj. Shajnis, ke neniu atendis, ke post kiam tiu satelito revenis
sur la teron, komencighis nova studo pri semobredado en la spaco.
La
plantoj, kies semoj estis breditaj en la spaco, kreskas rapide kaj
donas fruktojn grandegajn. Grandnombraj donitajhoj kredigis la sciencistojn,
ke ili trovis rimedon ricevi bonrasajn kulturvariojn. Evidente,
tio havas eksterordinaran signifon por Chinio, granda agrikultura
lando. Pro multigho de loghantaro kaj reduktigho de agroj, altigi
per sciencoj kaj teknikoj, precipe per nova altteknologio, la produktokvanton
de plantoj estas, sendube, plej urgha tasko por la agrikulturo de
Chinio. Tial, al tiu aktuala temo chinaj sciencistoj donas pli grandan
atenton, kiam la aliaj tre malmultaj landoj, kiuj posedas rericeveblajn
satelitojn, faras esploradon en sia kosmonautika kampo.
Esplorado
montras, ke en la spaca medio, ekz., sub kosmaj radioj kaj mikrogravito,
semoj de plantoj mutacias. Tion sciencistoj nomas mutacio en la
spaco. De nekalkuleblaj jaroj la plantoj krekas sur la tero sub
la konstanta gravito. La formo, fiziologiaj ecoj, agoj kaj evoluo
de iliaj semoj chiam estas reguligataj kaj influataj de gravito,
kaj plie la plantoj, kies raso evoluis pli longe, ricevis tian influon
pli grandan. Pro la kosma mikrogravito kaj faktoroj de fizika radiado,
ilia heredeco neeviteble estas forte influata kaj aperos eble genetika
shanghigho malfacile akirebla dum mutacio sur la tero.
De
post 1987 chinaj sciencistoj, per semoj de plantoj transportitaj
de ricevebla satelito kaj aerostato, faris pli ol 300 provojn rilate
legomojn kaj grenplantojn. Post provado en pli ol 20 municipoj,
provincoj kaj autonomaj regionoj, pli ol 50 institutoj sukcesis
en kulturado de altproduktaj, bonkvalitaj kaj tre imunaj varioj
de rizo, tritiko kaj kapsiko.
La
novaj varioj bredataj de la spaco donas ne nur dikajn rizomojn kaj
tigojn, sed ankau grandajn kaj karnorichajn fruktojn kun brila koloro
kaj alta imuneco. Precipe, nepoluitaj, ili estas puraj naturaj verdaj
manghajhoj kun preskau neniu kemiajho. Chio tio signifas novan agrikulturan
revolucion en kulturado de bonaj varioj.
|