Vizaghe
al defio de la nova teknika revolucio, nun multaj landoj donas
grandan atenton al disvolvo de la nova altteknologio, kaj fondi
altteknologiajn ghardenojn farighis unu el la gravaj rimedoj por
atingi tiun celon. Nun en Usono estas 180 tiaj ghardenoj, en Europo
400 kaj en Azio 400. Ili chiuj estas gravaj bazoj de la altteknologia
industrio kaj novaj fortoj por ekonomia disvolvigho, kaj plie,
ili akcelas disvolvighon de la tradiciaj industrioj kaj funkcias
kiel marko por taksi la sciencan nivelon kaj ekonomian forton
de chiuj landoj.
Por
adapti sin al la bezono de la moderna teknika revolucio kaj internacia
konkurenco, realigi la strategion prosperigi la landon per sciencoj
kaj edukado, akceli la ekonomian konstruadon kaj reguligon de
la industria strukturo, antau 10 jaroj la Shtata Konsilantaro
de Chinio sankciis fondi altteknologiajn zonojn de la shtata nivelo.
Nun Chinio havas 53 tiajn zonojn, kiuj eltenis la elprovon de
la financa krizo de Azio kaj aliajn shanghighojn en la internacia
sfero kaj rikoltis rapidan disvolvighon. Ili faris sin okulfrapa
loko kun rapide disvolvighantaj entreprenoj. Fine de 2000 tra
la tuta Chinio estis pli ol 20 mil entreprenoj en la altteknologiaj
disvolvaj zonoj, kiuj eksportis varojn kun valoro de 18.6 miliardoj
da usonaj dolaroj.
En
la pasintaj 20 jaroj Chinio atingis rimarkindajn sukcesojn en
la ekonomia konstruado. Sur la vojo de reformado kaj pordmalfermo,
lau la postuloj de la sistemo de socialisma merkata ekonomio,
Chinio nun realigas reformadon de scienc-teknika sistemo, ekonomia
sistemo kaj administra sistemo, dum la novaj altteknologiaj ghardenoj
ludas rolon de avangardo en ilia reformado. Ili akumulis multe
da bonaj spertoj en reformado de la sistemoj pri proprieto, distribuo,
personaro, socia garantio kaj kreo de la sistemo de modernaj entreprenoj.
En la altteknologiaj ghardenoj nombro da elektronikaj, informadikaj,
nov-materialaj, nov-medikamentaj, bio-inghenieriaj industrioj
jam farighis kovilo de la scienc-teknikaj entreprenoj de Chinio
kaj iuj el ili havas sian propran proprieton de intelekto. Kaj
krome, la zonoj ludis grandan rolon en reformado de tradiciaj
industrioj, plibonigo de la industria strukturo, enkonduko kaj
kulturo de altteknologiaj talentuloj.
Funkciigi
altteknologiajn zonojn estas monda fenomeno. Kompare kun aliaj
landoj, Chinio havas siajn proprajn avantaghojn kaj ankau siajn
mankojn. Ghi havas abundon da intelektaj fontoj. Ekde la 80-aj
jaroj de la 20-a jc. 300 mil chinoj studis, el kiuj 5 mil jam
finis sian studon kaj revenis Chinion, dum la aliaj kontribuas
al la patrio tia- kaj alimaniere. Ankau en Chinio estas granda
nombro da homoj, kiuj lernis en superaj lernejoj. Sole en Zhongguancun-kvartalo
de Pekino funkcias 232 esploraj institutoj kaj 60 altaj lernejoj.
La loko kun tia kompakta intelekto estas malofte videbla en la
mondo. La alia trajto de la chinaj intelektaj fontoj estas tio,
ke kompare malmulte kostas la laborfortoj. En sia unua periodo
de kresko de altteknologiaj ghardenoj la registaro donis grandan
helpon por krei idealajn kondichojn hardvarajn kaj softvarajn.
Nun Chinio estas en la transiro de la planizita ekonomio al la
socialisma merkata ekonomio kaj tiaj altteknologiaj ghardenoj
ludas kaj certe ludos grandan rolon en la nacia ekonomio de Chinio.