Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Nova utileco de sablo en la Flava Rivero

    Sablo en la Flava Rivero estis grava kauzo de inundo kaj atmosfera poluo en la nordo de Chinio. Sed nun sablo el la rivero farighis mediprotekta konstrumaterialo vaste uzebla post ripetada lavo kaj muelado.

    Turni sablon en la Flava Rivero en malpezan skeletan materialon de cemento estas nova alta teknologio ekspluatata de iu kemiindustria kompanio kaj Qinghua-universitato. Por la projekto oni investis cent milionojn da juanoj kaj la jara produktopovo estas 300 mil kubmetroj.

    La malpeza skeleta materialo de cemento estas forta, varmizola kaj sonizola mediprotekta konstrumaterialo kaj vaste uzata en la mondo por konstruado, petrola-gasa ekspluatado, verdigado de la tegmento de domturoj kaj fortikiga pavimo de vojoj.

    Turni sablon en la Flava Rivero en utiligeblan materialon povas ne nur moderigi sablan katastrofon kaj inundon, sed ankau malmultigi shtonhakadon, shpari agrojn kaj richfontojn, protekti ekomedion. Tio havas gravan signifon por la ekologia stato kaj ekonomia konstruado de la delto de la Flava Rivero.