Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


La Kvara Kantona Scienc-teknika Foiro por Chinaj Transmaraj Studentoj okazos decembre

    Antautagmeze de la 10-a de julio okazis en Pekino gazetara konferenco, en kiu s-ro Lin Yuanhe, vicurbestro de Kantono, informis pri la Kvara Kantona Scienc-teknika Foiro por Chinaj Transmaraj Studentoj, organizata de la Eduka, Scienc-teknika kaj Personara Ministerioj de Chinio kaj la Kantona Registaro kaj okazonta en la 28-30-a de decembro por allogi chinajn transmarajn studentojn al la socialisma konstruado.

    La nomita foiro estas unu el la gravaj kanaloj por allogi chinajn transmarajn intelektulojn al konstruado de Chinio. La unuaj tri foiroj akiris rimarkindajn sukcesojn. Ilin cheestis 2500 transmaraj studentoj kun 2024 altteknologiaj projektoj koncernantaj chefe biofarmakologion, informan industrion kaj novajn materialojn urghe bezonatajn de Chinio.

    Dank' al la sukcesoj de la foiro multaj transmaraj studentoj revenis Chinion, komencis sian karieron kaj siamaniere servas al la patrio.

    De 1978, kiam Chinio komencis praktiki la politikon de reformado kaj pordmalfermo, 340 mil homoj studis kaj studas eksterlande kaj 140 mil el ili jam revenis Chinion.

    Por ke pli da transmaraj talentuloj partoprenu la foiron, la organizantoj de la foiro alprenis diversajn rimedojn. La chi-foja foiro alte taksos ne nur altteknologiajn fakulojn, sed ankau eminentajn administrantojn kaj fakulojn de financo, juro kaj investa konsultigho. La foiro donos pli da shancoj al tiuj, kiuj povas porti al la patrio altnivelajn sciencajn fruktojn, kaj la foiro ankau detale konigos al la transmaraj personoj la investan medion de diversaj lokoj de Chinio, kompreneble kun la chefa atento sur Kantono.

S-ro Lin Yuanhe prezentis diversajn flankojn de sia urbo.
Oni povas sin anonci por la foiro rete au telefone:
Retadreso: http://www.ocs-gz.gov.cn
Retposhto:
ocs-gz@ocs-gz.gov.cn
Telefono: +86-20-82212259