Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Bioniko - neordinara gluo

    Rigardate de la spaco, la terglobo estas blua, char 70% de ghia surfaco estas kovrita de la maroj. La maroj estas giganta kaj mirinda trezorejo kun multaj valorajhoj por la homaro.

    La meduzoj estas akvorichaj. Akvo konsistigas 98% de ilia korpo, inter kies molekuloj estas granda kvanto da likvajho. Post prilaboro oni ricevas polimeran gluon.

    Sciencistoj opinias, ke en la maroj estas multe da novaj biologiaj materialoj, ekz. holoturio. Ghi estas mola kaj elasta sed minacate, ghi farighas malmola. Kio do dotis al ghi tiun kapablon?

    En la korpo de holoturio estas multe da ghelo, t.e. proteino kaj graso, kiu ekzistas en la korpo de diversaj animaloj, inkl. de la homoj. Estiel materialo, ghelo estas tute ordinara, tamen ghi havas apartan econ. Peco da ghelo povas resti malmola, absorbinte akvon 30-oblan kiom la volumeno de ghia korpo, kaj impresas seke. Nun sciencistoj faras esploradon, por ke ghelo povu movighi.

    En la estonteco oni povas movi generatorojn, pumpilojn kaj valvojn per tiu mola materialo. La naturo estas ligita interne de si ne per pingloj, nek per nitoj kaj veldo, sed per gluo, kiu liveras ne nur bonan izolilon, sed ankau facile aplikeblan substancon kaj estas pli forta en la strechado ol mekanika aparato.

    La insekto krisopo (Chrysopa perla) povas rapide glui siajn ovojn je certa alto per la ghelo, sekreciita de ghi mem. La ghelo malmolighas en kelkaj sekundoj. Kompare kun la artefarita gluo, tia ghelo ne kiel aliaj venenaj solviloj volatilighas kaj pro tio ghi konformas al bezono de mediprotekto.

    La termitoj povas ne nur konstrui teramason per ghelo, sed ankau elshprucigi gluon el tubeto sur sia kapo kontrau la malamikoj. Surbaze de la sama teorio oni faris obuson el seka gluo. La mituloj estas kapablaj firme sin alligi al rokoj au sablo per la sekreciita muko. Tiu gluo, ekstreme elasta, povas malmolighi en akvo. Por la homoj tio ja estas tre grava.

    Sciencistoj fiksas mitulojn per kauchuka fadeno al unu flanko de vitra skatolo, tamen la mituloj preferas sian naturan sekrecion.

    Oni povas kolekti la gluon sekreciitan de mituloj. Tio ne estas granda perdo por la mituloj, char ili povas sekrecii sufiche da gluo en malpli ol du horoj.

    Analizinte la gluon sekreciitan de mituloj, oni akiris gluecan proteinon kaj havigis al si novspecan gluon. Kiam oni shmiras metalon per tiu gluo, ili trovis, ke la shmirajho, kiel nevidebla kiraso, protektas la metalon kontrau korodo. Ja estas mirinde!