| 
                 Kompreneble 
              la genoj estas gravegaj por la homoj. Pri tio ja neniu dubas. Sed 
              nun iuj opinias, ke jam antau naskigho de la homo la genoj decidis 
              lian sorton: kiam li malsanighos? Kiun malsanon li suferos, kiun 
              laboron li havos kaj kiujn sukcesojn li atingos, ktp. En simpozio, 
              okazigita de UNESKO aprile de 2001 pri vivo, etiko, biologiaj teknologio 
              kaj sekureco, china sciencisto donis malsamajn opiniojn, asertante, 
              ke la homaj inteligenteco kaj karaktero estas influataj ankau de 
              medio, socio kaj multe da aliaj faktoroj, ke la genoj ne povas decidi 
              chion. 
               
                "La 
              homoj ne formighas sole de amaso da genoj. Ili, kapablaj vivi en 
              la mondo, havas ankau racion, sentojn, celon kaj idealon de la vivo. 
              La homa kresko kaj formigho de homaj karakteroj rezultas el reciproka 
              utiligo de multe da genoj, natura kaj socia medioj, sed ne sole 
              de la genoj. La doktrino, ke la genoj decidas chion, facile kondukas 
              al damagho de la homaj rajtoj kaj interesoj. S-ro Qiu Renzong, membro 
              de la Internacia Societo pri Homaj Genaro kaj Etiko, diris, ke la 
              genoj montros sian efikon nur post komplika reciproka utiligo kun 
              la medio. Li ne kredas, ke memmortiginto certe portas genon de memmortigo. 
               
                Fakuloj 
              diris, ke char ekzistas stabilaj genoj kaj natura mutacio de genoj, 
              neniu lando povas malhelpi naskighon kaj ekziston de la handikapuloj 
              per shtataj projektoj. Li diris, ke la handikapuloj kaj sanaj homoj 
              estas egalrajtaj en etiko kaj legho kaj estas egalrajtaj ankau la 
              membroj de unu sama nacio kaj malsamaj nacioj. 
               
                "La 
              genoj ne decidos chion kaj tial la homoj ne devas esti sklavoj de 
              la genoj." Samopinias ankau prof. Yang Huanming, estro de la 
              Informa Centro de la Genaro sub la China Akademio de Sciencoj, kiu 
              longatempe studis pri genoj.  
              
           |