Unua-pagho>> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Mirindaj vegetaloj

    En la vegetala regno estas multe da interesaj fenomenoj, kiuj montras, ke vegetaloj estas sentivaj kaj povas distingi amikojn de la malamikoj.

Sentivaj vegetaloj

    Sciencistoj elkondukas la sentivecon el vegetaloj per mikroondoj, kiujn ili shanghas en sonon. De tio oni scias, ke pro manko de akvo melongeno vespiras. Prilumate de la suno, sunfloroj eligas ghojan bruon. Botanikistoj nomas la vegetalan lingvon "mikrovarma lingvo", lau kiu oni scias la soifon, malsaton, varmighon kaj malvarmighon de la vegetaloj. Sensitivo kaj juka arbo estas tipaj vegetaloj sentivaj. Karesate, la sensitivo velkas, kaj la branchoj de la juka arbo ektremas. Efektive preskau chiuj vegetaloj havas sentemon.

Vegetaloj povantaj distingi amikojn disde malamikoj

    La esploro montras, ke iuj vegetaloj estas amikaj unu al alia kaj ilia kunvivado utilas al ili chiuj, dum aliaj vegetaloj estas malamikaj unu al alia kaj la kuna kreskado malutilas al ili. Cepo kaj karoto estas amikoj kaj ilia odoro povas forpeli fiinsektojn unu de la alia. Se oni plantas violon en vinberghardeno, do la vinberoj estas pli bongustaj. Kapobrasiko estas malamika al sinapo kaj celerio. Se ili kreskas kune, do ili velkas. Se narciso kaj konvalo vivas kune, ili ambau mortas. Pomo kaj maizo estas malamikaj unu al alia kaj terpomo estas malamika al pluraj vegetaloj.

Venghemaj vegetaloj

    En Peruo kreskas sovagha herbo 50 cm alta. Chiu ghia floro havas 5 petalojn, kies rando estas plena de dornoj. Tushate, ghia petalo elvolvighas por piki la tushanton, ke li sangas au ricevas cikatron. En Xishuangbanna de Chinio estas venghema arbeto. Pro ajna tusho ghi forte mordas la tushanton kaj ghin timas ech elefantoj.

Alarmaj vegetaloj

    Sciencistoj de Edinburg-universitato, Britio, elkulturis mirindan tritikon. Kiam tia tritiko estas atakata de bakterioj au trosekeco, ghiaj folioj eligas delikatan bluan lumon, kvazau alarmante la mastrojn kontrau la minaco. Tamen la lumo estas malforta, kaj oni ghin rimarkas nur per speciala instrumento.