Unua-pagho>> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


Pri autunaj rughaj folioj

    Rughaj folioj en autuno ebriigas la rigardantojn per sia bela koloro. Sed lau la kompreno de sciencistoj, tion kauzas pigmento de rugha koloro. Ekde la komenco de la pasinta jarcento lernolibroj eksplikis pri la rughigho de folioj, ke folioj entenas multajn pigmentojn. Kiam vetero malvarmighas, la nutra suko en la folioj fluas en la trunkon kaj la chefa elemento klorofilo malkomponighas, dum evidentighas aliaj pigmentoj, ekzemple karoteno kaj luteino. Sed en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento oni trovis, ke rughigho de folioj ne estas simpla afero.

    Sciencistoj trovis, ke en autuno vegetaloj povas komponi rughan pigmenton el sia sakarida substanco. Sakarido estas necesa por travintrado de vegetalo. Kial la falontaj folioj prodigas tiel valoran sakaridon? Tio vekis intereson de la sciencistoj.

    Aliaj opiniis, ke pigmento de rugha koloro en la folioj estas ensorbilo de sunradioj, por ke la folioj ne estu detruitaj de sunradioj pro sia ensorbo de nutra substanco. En somero klorofilo en la folioj povas ensorbi sunradiojn. Evidente vegetaloj trovis efikan rimedon por protekti la vivmedion de la folioj por pli multe repreni la nutran substancon, kiam la substanco en la folioj reiras en la trunkon. Krome rugha pigmento protektas foliojn pli efike ol klorofilo, char rugha pigmento ensorbas liberajn radikojn. Libera radiko estas viva substanco produktita de ekstera au propra metabolo, kiu forte detruas fundamentajn elementojn de vegetaloj, ekzemple chela membrano kaj deoksida ribonukleata acido. Fotosintezo de folio devenas de libera radiko, kaj rugha pigmento ensorbas tiun malutilan substancon kiel spongo akvon. Oni pruvis, ke hidrofila rugha pigmento protektas vegetalon kontrau sekeco kaj frosto, tial ju pli malvarma estas vetero, des pli rughaj estas la folioj.

    Estas multaj klarigoj pri rughigho de folioj. Sed foliaro de multaj aliaj vegetaloj ne rughighas kaj kreskas bone. Kredeble ili havas alian rimedon. Krome rugha pigmento aperas ne sole en autuno, kaj iuj vegetaloj havas rughajn foliojn tra la tuta jaro, kaj oni trovas tian pigmenton ankau en aliaj partoj de vegetaloj, ekzemple en la floroj kaj fruktoj. Pri tio sciencistoj daurigos sian esploradon.