Unua-pagho>> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 

 


La akreco de papriko
    Usonaj sciencistoj asertis, ke ili jam malkorvis la sekreton de akra gusto de papriko. Papriko faras sin akragusta por eviti pereon de siaj semoj.

    Papriko entenas kapsikinon, kiu pikas kaj dolorigas la hauton kaj langon. La sciencistoj esploris sovaghan paprikon en sablejo en suda Arizono de Usono por certighi, kiuj bestoj manghas tian paprikon. Ili trovis, ke malgrandaj mamuloj de la loko, kiel ratoj, neniam tushas tian paprikon kaj nur birdoj manghas ghin. Eksperimento montris, ke la semoj ekskrementitaj de malgrandaj mamuloj ne burghonas, sed digestado de birdoj ne damaghas semojn de papriko.

    Sciencistoj kredis, ke la akra gusto efika nur al mamuloj estas strategio de papriko por ekzisto. Akra gusto incitas gustoburghonojn de mamuloj kaj ili ne plu manghas paprikon. Tio protektas la semojn kontrau detruigho. Birdoj ne damaghas semojn, sed male, disportas la semojn al multaj aliaj lokoj, kio estas tre utila al la ekzistado de papriko.