|  
                   Jam 
              antau 200 jaroj europanoj prenis haliotojn (Haliotis) kiel manghajhon. 
              En la imperiestra palaco de Qing-dinastio (1644-1911) iam estis 
              festeno el haliotoj. Tiam shtatoficistoj de chemaraj provincoj plejparte 
              tributis al la suvereno haliotojn. La unuaklasaj shtatoficistoj 
              tributis unu grandan halioton kaj la sepaklasaj sep malgrandajn 
              haliotojn. 
                Haliotoj 
              estas konkuloj ovalformaj. Ili ghenerale vivas che rokoj, en fendoj 
              kaj grotoj kun abundo da algoj, kie la akvo torentas. Chin-medicinaj 
              kuracistoj opinias, ke ili estas nutrorichaj marproduktajhoj tre 
              tonikaj, tamen ne altkaloriaj. Shelo de haliotoj estas fama china 
              drogo, kiu utilas al hepato kaj okuloj kaj forigas katarakton. Estas 
              haliotoj sekaj kaj freshaj. Ju pli grandaj estas la haliotoj, des 
              pli valoraj ili estas. Por prepari pladojn el haliotoj, antau chio 
              oni metas ilin en akvon por 10-12 horoj kaj post tio lavas ilin. 
              Oni metas bambuajn slipojn en la fundon de marmito kaj sur la slipojn 
              haliotojn, kokon, ripajhojn kaj iom da shinko, envershas konvenan 
              kvanton da akvo kaj kuiras ilin per milda fajro. Tiamaniere oni 
              povas konservi la originalan guston de haliotoj. Estas grave regi 
              la fajran intensecon kaj precipe en la finaj horoj. 
                En 
              la mondo estas multaj produktejoj de haliotoj, el kiuj Meksikio 
              estas la plej granda. Ankau en Australio, Japanio, Suda Afriko, 
              chepacifikaj lokoj de Usono kaj regionoj che la Araba Maro vivas 
              haliotoj. Haliotoj vivas ankau en Guangdong, Taiwan, Fujian, Liaoning 
              kaj Shandong de Chinio. 
                La 
              haliotoj kuiritaj de Hongkong estas mondfamaj. Chiujare multe da 
              japanaj turistoj veturas tien por gustumi ilin. 
              
             |