|  
                   En 
              la menuo de la imperiestra kuirejo de Qing-dinastio (1644-1911) 
              estis sennombraj frandajhoj kaj delikataj manghajhoj. Sed en la 
              menuo estis ankau maiza kacho. Kiel maiza kacho aperis en la menuo 
              de la kortego? 
                 Pri 
              tio rakontighis historieto pri imperiestro Kangxi (1662-1722 sur 
              la trono). Foje la imperiestro iris chasi kaj trovis cervon. Li 
              postkuris ghin dum longa tempo, sed fine perdis kaj la celajhon 
              kaj la sekvantaron. Malhelighis. Li sin returnis en laco kaj malsato. 
              Subite li vidis lamplumon kaj lau la lumo li venis al kamparana 
              dometo kaj vidis tra fenestro grizharan maljunulon kaj kelkajn junulojn 
              manghantaj che tablo. Sur la tablo estis apetitaj flanoj el maiza 
              faruno kaj maiza kacho. Krome estis ankau pladoj el leporajhoj, 
              sovaghaj fungoj kaj legomoj.  
                La 
              imperiestro eniris kaj salutis ilin: "Mi estas preterpasanto. 
              Nun vesperighis kaj mi sentas malsaton. Chu mi povus akiri de vi 
              manghajhojn? Mi certe multe pagos." La gastamaj montanoj tuj 
              invitis lin al la tablo kaj cedis al li honoran sidlokon. Li diris 
              dankon kaj ekmanghis. Li sentis, ke li neniam ghuis tiel bongustajn 
              manghajhojn. La maiza kacho plej plachis al li, ke li prenis 3 bovlojn 
              da kacho. La familianoj ghojis pro la kontento de la gasto.  
                Post 
              mangho la gasto demandis: "Kiu pretigis tiel bongustajn pladojn? 
              Certe via bofilino estas tre sagha." La maljunulo respondis: 
              "En mia hejmo ne estas virino. Mi havas 3 filojn. La unua sin 
              okupas per chasado, kaj la dua - per kolektado de brulligno. Mia 
              tria filo kulturas legomojn kaj preparas manghon. Jen mia tria filo 
              pretigis la pladojn." La imperiestro trovis, ke la tria filo 
              estas belaspekta, kaj ekshatis lin.  
                Eniris 
              la sekvantaro de la imperiestro: Ili vidis la chevalon de la imperiestro 
              che la domo. Kiam la maljunulo kaj liaj filoj eksciis, ke la gasto 
              estas imperiestro, ili konsternighis kaj genuighis. La imperiestro 
              diris: "Mi estas ghoja vidante, ke vi vivas en komforto." 
              Li ordonis donaci al la familio 100 taelojn da arghento kaj foriris 
              en granda plezuro. 
                Post 
              kelke da tagoj la imperiestro volis manghi maizan kachon kaj sendis 
              venigi la trian filon de la maljunulo al la imperiestra kuirejo. 
              De tiam en la menuo de la kortego aperis maiza kacho.  
              
             |