|  
                    La 
              tiel nomata fermentinta radiata suko estas unu el la trinkajhoj 
              en pekina gusto. Ghi estas grizverda, densa suko el radiato. Parolante 
              pri ghi, iuj pekin-anoj kun esprimo de raviteco multe laudas ghian 
              bongustecon, dum la aliaj, kiuj ne alkutimighas al ghi, kapskuas. 
                 
              Oni elfaris ghin tute hazarde. Laudire, kiam oni preparis toufuon 
              el radiato, pro varma vetero duonpreparita radiata suko fermentis. 
              Oni gustumis ghin kaj trovis, ke ghi estas dolch-acida. Post boligho 
              ghi farighis pli bongusta. Tial tiu trinkajho popularighis. En 1753, 
              kiam regis imperiestro Qianlong de Qing-dinastio (1644-1911), ghi 
              portighis en la imperiestran palacon. Autune, vintre kaj printempe 
              la imperiestra kuirejo preparis tiun trinkajhon. Imperiestro kaj 
              lia edzino trinkis ghin por forigi grasecon. Ghi estis tre shatata 
              de multaj. Oni diris, ke fama china majstro de Pekin-opero Mei Lanfang 
              ofte trinkis ghin. 
                 
              Oni faras ghin tiamaniere: trempi radiatojn en akvo por certa tempo 
              kaj poste forigi la hauton, elakvigi kaj mueli ilin kun akvo. Filtri 
              la likvajhon kaj vershi ghin en vazegon, tiel supre de la vazo estas 
              akvo, malsupre amelo kaj meze la suko. Oni kuiras ghin en poto ghis 
              boligho. Antaue oni kuiris ghin en granda argila poto super milda 
              fajro. Oni cherpas la sukon tiamaniere: unue kirli la sukon per 
              kulerego che la interna rando de la poto por ke la unue cherpita 
              suko estu same densa kiel la poste cherpita. Dum la trinkado oni 
              manghas frititan farunajhon, bakitan kukon kaj pikan peklitan legomon. 
                 
              Ghi furoris inter la ordinaraj loghantoj de Pekino antau duonjarcento. 
              Tiam en multaj lokoj de la urbo vidighis butikoj de tia suko. Inter 
              ili la plej fama estis tiu de Zhang-familio, kies suko estis farita 
              el fajnaj radiatoj kaj rafinite kuirita kaj almanghajho peklita 
              legomo zorgeme farita. Pekin-anoj bone scias, ke la plej bona suko 
              estas acida kaj varma kaj la plej bona almanghajho pika. Oni devas 
              trinki la sukon malrapide ghis shvitigho.  
                Efektive 
              ghi estas nutroricha trinkajho kun abundo da graso, proteino, dikaj 
              fibroj, sukero kaj aliaj elementoj. La china medicino asertas, ke 
              ghi imunigas kontrau sunfrapo, kvietigas soifon kaj varmegon, mildigas 
              toksighon kaj estas apetitveka kaj digestiga. Hodiau ne plu vidighas 
              stando de tia suko kaj ghi estas achetebla nur en kelkaj famaj restoracioj. 
              
             |