|  
                  mantoo 
              estas la plej populara faruna manghajho de chinoj kaj havas du specojn: 
              unu el ili havas farchon kaj la alia ne. La farchita mantoo 
              estas nomata ankau baozi. Mantoo havas diversajn grandecojn 
              kaj ankau la farchoj estas tre diversaj, faritaj el viando, legomo, 
              azukio k.a. Mantoo estas farita el fermentinta pasto. Ghi 
              estas facile farebla, facile portebla kaj spongece malmola, kaj 
              havas diversajn gustojn. 
               
                 
              Mantoo originis antau 1700 jaroj, kaj ghia kreinto estis 
              Zhuge Liang, tre fama politikisto, diplomato kaj strategiisto en 
              la antikva Chinio. Li estas simbolo de sagho. Kun plena amo al la 
              popolo li diligente laboris dum la tuta vivo. Lia kreo de mantoo 
              estas bona atesto pri lia amo al la popolo.  
                Autune 
              de la 225-a jaro, Zhuge Liang revenis post venko en milito. Kiam 
              la armeo venis al Lushui-rivero, levighis ventego kaj la armeo ne 
              povis transiri la riveron. Li tre maltrankvilighis kaj konsultis 
              lokanojn. Oni diris, ke li devas kulti la martirojn. Sed kio estis 
              tauga por oferi? Oni diris, ke estas necese mortigi 49 homojn por 
              oferi iliajn kapojn al la martiroj. Zhuge Liang opiniis tion tro 
              kruela kaj dronis en longa pensado por trovi decan solvon.  
                Fine 
              li decidis anstatauigi homajn kapojn per io alia. Li ordonis buchi 
              bovojn kaj shafojn, fari la viandojn farcho kaj volvi ghin en paston, 
              kaj fari la farchitajn pastajn bulojn en formo de homa kapo. Poste 
              oni vaporumis tiujn farchitajn pastajhojn en vaporumilo. Zhuge Liang 
              venis al la riverbordo, riverencis kaj jhetis la farunajhojn en 
              la riveron. Che tio tuj serenighis la chielo kaj kvietighis la rivero, 
              kaj la armeo sekure transiris la riveron. Post tio mantoo 
              ne nur servas kiel oferajho, sed ankau farighis populara manghajho 
              en Chinio.  
              
           |