|  
                  
              La chinaj pladoj estas farataj lau multaj stiloj kaj el ili la plej 
              famaj estas tiuj de Shandong, Sichuan, Guangdong kaj Yangzhou. Oni 
              nomas ilin kvar kulinaraj stiloj de Chinio. 
                La 
              chinaj pladoj estas apetitvekaj per siaj koloroj, aromo, gustoj 
              kaj formoj. Ilia formigho strikte rilatas kun iliaj kulinaraj stiloj, 
              influate de la geografiaj kaj klimataj trajtoj, produktajhoj de 
              la loko kaj manghkutimoj de la tieaj loghantoj. Pro la malsamaj 
              medioj kaj moroj de diversaj lokoj en Chinio iom post iom formighis 
              kvar kulinaraj stiloj kun malsamaj trajtoj: La Sichuan-aj kuiristoj 
              preferas kapsikon, tiel ke la Sichuan-aj pladoj estas famaj pro 
              multe da pikaj kaj zantoksilaj (Zanthoxylum bungeanum) 
              spicoj, dum la Guangdong-aj pladoj estas freshaj kaj fragilaj kaj 
              la Yangzhou-aj tre akcentas la originalajn sukojn kaj gustojn. Ili 
              estas olerichaj, kaj la Shandong-aj estas brilkoloraj kaj saletaj. 
            Guangdong-aj 
              pladoj 
                 La 
              Guangdong-aj pladoj havas sian noton en historiaj literaturoj jam 
              de la 3-a jarcento a.K. Kaj en la 12-a jarcento ili legighas en 
              la palaca receptaro. Ili rapide disvolvighis de la 14-a jarcento. 
              Komence de la 20-a jarcento pro prosperigho de la ekstera komerco 
              la kuiristoj de Guangdong-aj pladoj lernis multe da trajtoj de la 
              europa kuirarto kaj, kombinate kun aliaj trajtoj de la tradiciaj 
              pladoj, formighis propraj trajtoj de la Guangdong-a kulinara stilo. 
                Nun 
              tra la tuta mondo troveblas restoracioj de Guangdong-a gusto, kaj 
              sole en Nov-Jorko miloj. 
                Oni 
              preparas Guangdong-ajn pladojn el diversaj materialoj, donante grandan 
              atenton al fresheco kaj refreshigeco. Ghenerale, somere kaj autune 
              oni preferas mildajn pladojn kaj vintre kaj printempe pladojn kun 
              forta gusto. Oni spicas per acida, dolcha, amara, sala, pika kaj 
              bongustiga spicoj. 
                Oni 
              preparas la pladojn per frito, stufo kaj brezo. Bovajho stufita 
              per ostra sauco, rostita porkido, seke frititaj peneoj kaj stufita 
              vaksa kukurbo estas famaj el la Guangdong-aj pladoj. 
             Sichuan-aj 
              pladoj 
                 Jam 
              en la komenco de la 3-a jarcento a.K. la Sichuan-aj pladoj havis 
              rudimentan stilon kaj rapide disvolvighis en la 7-a jarcento kaj 
              en la 14-a jarcento ili farighis landfamaj. Nun restoracioj de Sichuan-aj 
              pladoj trovighas tra la tuta mondo. 
                Por 
              prepari tipajn Sichuan-ajn pladojn, oni tre akcentas elekton de 
              materialoj kaj donas grandan atenton al la festena skalo. La Sichuan-aj 
              pladoj estas acidaj, dolchaj, zantoksil-gustaj, akraj, aromaj kaj 
              oleozaj. Por prepari tiajn pladojn oni preskau chiam uzas kapsikon, 
              pipron, zantoksilon kaj zingibron. Oni diras, ke chiu plado havas 
              sian apartan guston. 
                Kuiristoj 
              de Sichuan-aj pladoj estas lertaj en bakado, vaporumado kaj rostado. 
              La reprezentaj Sichuan-aj pladoj estas kuiritaj sekaj bambushosaj 
              strioj, stufita angilo, stranggusta kokajho, zantoksil-akra toufuo 
              k.a. 
             Shandong-aj 
              pladoj 
                 De 
              la 10-a jarcento la Shandong-aj pladoj okupis gravan lokon en la 
              norda parto de Chinio. En la 14-20-aj jarcentoj ili farighis grava 
              konsistiga parto de la palaca festeno. Ili havas grandan influon 
              sur la kuirarto de norda Chinio. 
                Origine 
              tiuj pladoj estis faritaj en la orienta parto de Shandong-provinco. 
              Iliaj trajtoj estas delikata aromo kaj fragileco kaj havas la originalan 
              guston de la materialoj. 
                Kuiristoj 
              de Shandong-aj pladoj donas grandan atenton al preparo de la supo 
              au senkolora au laktoblanka. 
                Oni 
              faras la Shangdong-ajn pladojn ofte per fritado. La reprezentaj 
              pladoj estas dolch-acida karpo el la Flava Rivero, bukcenoj, ostroj, 
              frititaj salikokoj, supo el kanaria nesto kaj aliaj, char Shandong 
              najbaras al maro, tial la tieaj kuiristoj estas lertaj en preparado 
              de diversaj marproduktajhoj. 
             Yangzhou-aj 
              pladoj 
                 La 
              Yangzhou-aj pladoj estas popularaj en la meza kaj malsupra basenoj 
              de Yangzi-rivero. Por fari tiajn pladojn oni donas grandan atenton 
              al fajra forteco, oleo kaj koloro de la pladoj kun la celo konservi 
              la originalan sukon kaj koloron de la materialoj. La marproduktajhoj 
              kuiritaj lau tiu stilo estas tre famaj. 
                La 
              kuiristoj de Yangzhou-aj pladoj estas lertaj en kuirado kaj stufado. 
              La reprezentaj pladoj estas koko, hhelonio kaj shinko, peklita porkajho 
              kaj vintra bambushoso kaj aliaj. 
              
              
           |