|  
                  En 
              Pekino ne nur altranguloj, sed ankau ordinaruloj shatas manghi spagetojn 
              kun fritita misoo. 
                 Laudire 
              manchuroj kiel reganta klaso de Qing-dinastio (1644-1911) kutimis 
              vivi lukse, sed post starigho de Respubliko de Chinio en 1911 ili 
              ne povis daurigi la luksan vivon. Kiel kontentigi la luksan vivon 
              kaj vantamon? Iuj manchuroj elektis spagetojn kun fritita misoo, 
              char tio povis prezenti teleretojn da diversaj legomoj, kiuj ne 
              nur kontentigis la vantamon de manchuroj, sed ankau shparigis al 
              ili la elspezon. 
                La 
              farado de spagetoj kun fritita misoo bezonas 3 objektojn: spagetoj, 
              tranchitaj legomoj kaj fritita misoo. 
                La 
              spagetoj devas esti elastaj. Oni unue knedas paston kaj faras ghin 
              spagetoj kaj poste kuiras ilin en varma akvo. Oni povas manghi somere 
              la spagetojn, trempinte ilin en malvarma akvo. 
                Kiel 
              legomojn por la spagetoj kun fritita misoo oni povas elekti kukumon, 
              brasikon, lupinon, rafanon, sojfabon, fazeolon kaj sojfabghermojn, 
              kaj en printempo fresha cedrelo estas kunmanghebla kun la spagetoj 
              post ilia brogo en varma akvo. Escepte de kukumo kaj rafano chiuj 
              legomoj devas esti brogitaj en varma akvo. Por spagetoj kun fritita 
              misoo oni bezonas 7-8 legomojn au nur kukumstriojn. 
                 Friti 
              misoon estas grava pasho. En Pekino trovighas famaj malnovaj vendejoj 
              de peklitaj legomoj, ekz. Liubiju kaj Tianyuan, kiuj faras misoon 
              per fermentigo. Hejme oni unue enmetas viandajn pecetojn en multe 
              da oleo por fritado, poste fritas misoon kun la viandaj pecetoj 
              por 30-40 minutoj kaj fine aldonas dishakitajn shenoprazon, zingibron 
              kaj ajlon.  
                Preparinte 
              ilin, oni miksas la spagetojn kun fritita misoo kaj tranchitaj legomoj. 
              La spagetoj kun fritita misoo estas nutrorichaj, malmultgrasaj kaj 
              malmultkolesterolaj. 
                De 
              la pasintaj jaroj pekinanoj regalas amikojn per spagetoj kun fritita 
              misoo en sia hejmo, kaj en la urbo trovighas rilataj restoracioj 
              chie sur la stratoj. Enirinte en la restoracion, oni povas kaj manghi 
              tradiciajn spagetojn kun fritita misoo kaj ghui kulturan atmosferon 
              de malnova Pekino. Oni povas vidi sur la muro malnovajn fotojn rilate 
              la historion de Pekino kaj sur la servotablo bludesegnan porcelanan 
              vazon kun tonika vino kaj servistojn en griza china vesto kaj manfaritaj 
              tolshuoj kaj kun blanka tuko sur la shultro. 
              
             |