|  
                   La 
              buljone kuirita platkuko estas fama etmenghajho en Pekino. La restoracio 
              Xiaochangchen famas pro ghi jam pli ol cent jarojn. 
                La 
              manghajho devenis de la palaca etmanghajho el porkajho. Poste ordinaraj 
              popolanoj imitis ghian kuiradon kaj por mallevi la koston oni shanghis 
              la kuirarton: Oni ne plu uzis porkajhon, sed anstatauigis ghin per 
              porkaj intestoj, pulmoj kaj aliaj internajhoj. Oni kuiras ilin en 
              buljono kun dekkelkaj specoj da spicajhoj.Kompreneble oni kuiras 
              en la buljono samtempe ankau frititan toufuon, platkukon, fermentintan 
              fabkazeon kaj salitajn fabojn. 
                Kuiristoj 
              de la restoracio Xiaochangchen lerte faras la malfacile prepareblajn 
              intestojn pura kaj neoleoza etmanghajho. Oni chiam severe elektas 
              la freshajn porkajn intestojn kaj pulmojn. Lavi la intestojn estas 
              tre malfacile. Oni devas unue turni la intestan parieton eksteren, 
              purigi la intestojn per akvo, forigi la grason de la intestoj kaj 
              tordi ilin per vinagro kaj salo ripetade ghis kompleta purigho. 
              Ghenerale oni kuiras la intestojn en bolanta akvo super milda fajro 
              unu kaj duonan horojn. Post elakvigo de la intestoj, oni tranchas 
              ilin en mallongajn pecojn. Metu ilin kaj pulmajn pecojn, tranchitajn 
              platkukojn, buljonon, vinagron kaj ajlan sukon en bolvon. Oni povas 
              miksi ilin ankau kun akra kapsiko. Jen la bongustajho estas preparita. 
              
              
             |