|  
                 Inter 
              la pekinaj manghajhoj trovighas "almozula koko", kiu nomighas 
              ankau "richiga koko". La tute malsamaj nomoj por la sama 
              manghajho devenas de jena historio: 
                 Antaue 
              en Hangzhou, Zhejiang-provinco, malrichuloj au shtelis au almozpetis 
              kokojn, kiujn ili poste shmiris per tero kaj rostis por satigi la 
              stomakon. Tiun simple preparitan manghajhon oni nomis "almozula 
              koko". Foje imperiestro Qianlong de Qing-dinastio (1644-1911) 
              alivestite vizitis sudan Chinion kaj malfeliche perdis sin. Iu almozulo 
              kompatis lin kaj donis al li sian bongustan "almozulan kokon". 
              La imperiestro en malsato manghis la kokon, multe laudis ghin kaj 
              demandis pri ghia nomo. La almozulo, sin ghenante koni al li la 
              nomon "almozula koko", diris, ke ghi nomighas "richiga 
              koko". De tiam la manghajho farighis fama plado. 
              
             |