|  
                   Kolazionajhoj 
              estas grava konsistiga parto de gastronomio de Chinio. Diferencaj 
              de la fama "manchura-hana festeno" el centoj da pladoj 
              kaj la 8 grandaj kulinaraj sistemoj, ankau kolazionajhoj kun lokaj 
              gustoj de diversaj partoj de Chinio figure prezentas la vivintereson 
              kaj grandan imagipovon de la chinoj. 
             Tradiciaj 
              kolazionajhoj de Pekino 
                 
              En iu antikva libro oni tiel skribis: "Fakte loghantoj en Pekino 
              estas devenintaj de diversaj lokoj kaj ne havas kampon por kulturi, 
              tial ili devas sin vivteni per transportado kaj malgranda komerco." 
              Pro la originalaj situacio kaj konsisto de la popolo, la gastronomio 
              kaj antau chio kolazionajho de Pekino estis tre prosperaj.  
                
               
                En 
              Pekino oni nombras pli ol 200 specojn da kolazionajhoj. Ili asimilis 
              la gustojn de kulinara arto de aliaj lokoj kaj formis sian propran 
              guston. Krome iliaj prezoj estas decaj, tial kaj nobeloj kaj ordinaraj 
              pekinanoj povis facile ghui ilin.  
               
                En 
              Qing-dinastio (1644-1911) kolazionajhoj aperis en la imperiestra 
              kortego, kaj iom post iom formighis la stilo de kortegaj kolazionajhoj. 
              Laudire imperiestroj havis nur du regulajn manghojn en tago, sed 
              ili povis ghui kolazionajhojn en ajna horo, kaj ofte en nombro de 
              20-50 specoj.  
               
                Sed 
              kolazionajhoj radikighis chefe inter la popolo. Oni kolportis au 
              starigis standojn en foiro kaj stratoj por vendi ilin. Antau dekoj 
              da jaroj melodiaj ofertaj krioj de kolportistoj shvebis tra la tuta 
              tago en la stratoj. Kaj antau dekoj da jaroj Tianqiao, loko 1 kilometron 
              sude de Tian'anmen-pordego, estis multe vizitata pro la abundego 
              da kolazionajhoj de Pekino. La standojn prizorgis patro kaj filo, 
              au edzo kaj edzino, au patrino kaj filo, au onklo kaj nevo. Krome 
              la standoj ofte najbaris unu al alia pro respektivaj interesoj. 
              Ekzemple stando de sojfaba suko najbaris al tiu de flano, char oni 
              kutimis manghi flanon kun la suko, kaj stando de bovajho al tiu 
              de vino. Multaj el la standoj estis vaste konataj pro siaj vendajhoj 
              kun propra gusto, ekzemple stando de rostitaj porkointernajhoj de 
              Shi Run, stando de fermentigita sojfaba suko de Shu Yongli, stando 
              de mochio de Li Wanyuan k.s. 
               
                 Fakte 
              la chefa konsistiga parto de la templa foiro estis standoj de diversaj 
              kolazionajhoj. Templa foiro okazis en regulaj datoj, ekzemple en 
              Longfu-templo la foiro okazis en la 9-, 10-, 19-, 20-, 29- kaj 30-a 
              tago de chiu monato. En la Templo de Tera Dio la foiro okazis en 
              la 3-, 13- kaj 23-a tago de chiu monato, en la Templo de Blanka 
              Pagodo la foiro okazis en la 5-, 6-, 15-, 16-, 25- kaj 26-a tago 
              de chiu monato. Ankau en aliaj temploj okazis regulaj foiroj. 
             Kolazionajhoj 
              de Pekino hodiau 
                 
              Antau chirkau 50 jaroj, preskau tute malaperis la tre diversaj kolazionajhoj, 
              kaj la malmulte da postvivintaj specoj jam ne havis la originan 
              guston. Nun oni revivigis parton de la butikoj kaj standoj de tradiciaj 
              specoj de kolazionajhoj. En iuj tre gravaj turismaj lokoj oni povas 
              trovi restoraciojn kaj butikojn de tradiciaj kolazionajhoj. Ekzemple 
              en la Somera Palaco kaj Beihai-parko. Krome oni refunkciigis standojn 
              de tradiciaj kolazionajhoj ankau en iuj malnovaj teatrejoj, tetrinkejoj 
              k.s.  
               
                 Multaj 
              luksaj hoteloj penas prezenti malnovajn kutimojn de pekinanoj por 
              altiri gastojn. Ekzemple Qianmen-hotelo enhavas malgrandan teatrejon 
              por prezenti pekinan operon, en Kaili-hotelo oni prezentas dancojn 
              de Tang-dinastio (antau 1000 jaroj), en la hotelo Tianlun-Dinastio 
              oni prezentas akrobatajhojn kaj en la Granda Teatro Chang'an oni 
              vendas kolazionajhojn de shanhaja gusto. Tie la gastoj povas ghui 
              prezentadon kaj kolazionajhojn samtempe.  
               
                Same 
              kiel antau kelke da jarcentoj, alilokaj kolazionajhoj ekhavis lokon 
              en Pekino. Nun en Pekino oni povas ghui kolazionajhojn de chiuj 
              provincoj de Chinio. 
               
                Krome 
              fremdlandaj krakmanghajhoj eniris en Pekinon, ekzemple sandvicho 
              de Mac-Donald, fritita kokajho de Kentucky, Pizza-flano k.a. 
               
                Antaue 
              kolazionajhoj ne povis esti luncho, sed nun pekinanoj pli kaj pli 
              shatas ilin, el kiuj multaj farighis krakmanghajhoj. En multaj magazenoj 
              estas grandaj ejoj por vendi diversajn kolazionajhojn. 
              
             |