Unua-pagho >> Kuirarto >> Manghajhoj

 

 

 

 


Palacaj etmanghajhoj de Chinio

    Hodiau en Chinio la tiel nomataj palacaj etmanghajhoj chiuj estas reformitaj post Qing-dinastio (1644-1911).

    La delikataj palacaj etmanghajhoj estas zorgeme elektitaj el la popolaj etmanghajhoj kun apartaj trajtoj.

    Nun ilia preparado estis multe simpligita, tamen ili ankorau konservas la originajn trajtojn de la palacaj. Oni povas ghui ilin en Fangshan-restoracio de Beihai-parko kaj Tingliguan-restoracio de la imperiestra ghardeno Somera Palaco, kaj ili ne plu estas ghuataj sole de korteganoj.

Bakitaj kukoj kun porkajha farcho

     La bakitaj kukoj estis enkondukitaj de persoj en la dinastio Tang (618-907). Origine ili estis facile porteblaj manghajhoj de nomadoj. En Chinio ili estis plurfoje plibonigitaj kaj ekhavis diversajn specojn.

    Ili ghuas grandan famon pro anekdoto pri Cixi, imperiestra patrino de Qing-dinastio. Foje shi songhis bakitan kukon kaj hazarde en la sekvanta mateno kuiristo vere prezentis al shi bakitan kukon kun porkajha farcho. Shi ekghojis, ke realighis shia songho. Shi laudis la kuiriston kaj premiis lin per 20 taeloj da arghento. La kukoj farighis tre shatataj de shi. En chiu maljunula festo shi ghuis tian frandajhon en Paiyun-halo de la Somera Palaco. Origine la porkajha farcho estis bakita kaj poste en norda Chinio oni fritis la farchon.

    La bakitaj kukoj kun porkajha farcho estas almanghajhoj kun palacaj trajtoj en Fangshan. Ili estis famaj tra la tuta urbo jam en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj estis rigardataj kiel ortodoksaj. Ili estis bakitaj per fajro de pinaj branchoj kaj karbo. Post preparigho ili havas la formon de chevalaj hufoj, tial oni nomas ilin chevalhufaj kukoj. Ghenerale oni tranchas la preparitan kukon de flanke, eltiras ghian kernon kaj shtopas ghin per la jhus fritita porkajha farcho. Tia kuko, dolcha kaj saleta, estas brulbrunigita ekstere kaj fragila interne. Ghi estas tre apetitveka.

    Nun oni preparas la kukon ghenerale per karba fajro, tamen la trajtoj ne shanghighis.

Malgranda uouotou-o

     Ankau malgranda uouotou-o estas palaca etmanghajho en ia rilato kun la imperiestra patrino Cixi. Legendo diras, ke kiam la Ok-potenca Alianca Armeo sin trudis en Pekinon, Cixi fughis okcidenten al Xi'an. Survoje shi, tre malsata, manghis uouotou-on el maizo kaj sentis ghin bongusta. Reveninte Pekinon, shi ordonis prepari uouotou-on. La sagha kuiristo estis klara, ke por malsataj homoj en fughado chiaj manghajhoj estas bongustaj, sed reveninte en la palacon, la imperiestra patrino, ghuinte tiajn kaj aliajn frandajhojn, ne povis shati maizfarunan uouotou-on, tial li faris uouotou-on el kashtana faruno kaj sukero. La imperiestra patrino estis tre ghoja post manghado kaj laudis lin.

Fazeola rulajho, piza flavo kaj tavolkuko

     Tiuj tri specoj da etmanghajhoj devenis ankau de la palaco de Qing-dinastio.

    La tavolkukoj estas delikataj, fragilaj, molaj, dolchetaj kaj bongustaj. Ghenerale, chiu kuko havas 82 tavolojn.

    La fazeolaj rulajhoj estas malfacile prepareblaj. Antau chio oni devas mueli la fazeolojn, vaporumi ilin kaj malvarmigi ilin en la aero, knedi ilin en malseka tuko, fari el la pasto maldikajn pecojn kaj aldoni al ili miksajhon el sezamo kaj sukero, kaj poste tegi la paston per malseka tuko, sufiche knedi ghin kaj tranchi ghin en plurajn pecetojn. Tiu manghajho estas dolcheta, aroma, mola kaj delikata.

    Por fari la pizan flavon oni devas antau chio kuiri la pizojn, forigi la shelon, aldoni konvenan kvanton da blanka sukero kaj daurigi la kuiradon ghis densigho, kaj poste vershi ilin en muldilojn, por ke ili farighu kazeo. Jen la etmanghajho estas preta. La piza flavo estas delikata kaj apetitveka kun forta aromo de pizoj. Ghi estas shatata ne nur en la palaco, sed ankau de la simpla popolo. Nun ghi estas achetebla en multaj bufedejoj de Pekino.

    Krom Fangshan kaj Tingliguan, ankau la restoracio en la plej supra etagho de Xiyuan-hotelo servas per multspecaj palacaj etmanghajhoj.