|  
                   Luoyang 
              estas unu el la antikvaj chefurboj de Chinio. Ghia likva festeno 
              kun historio de pli ol 1000 jaroj estas tre fama. 
                La 
              tiel nomata likva festeno havas striktan rilaton kun la geografiaj 
              kondichoj de la loko. La urbo Luoyang estas en baseno chirkauita 
              de montoj. Tie pluvo estas malofta, klimato malvarma kaj seka. En 
              la antikveco la loghantoj ofte manghis supon kaj shatis acidajhon 
              kaj pikajhon kontrau sekeco kaj malvarmo. Ili kutime faris festenon 
              abundan je supoj el amelo, lotusradiko, ignamo, rafano, brasiko 
              kaj aliaj malkaraj kaj bongustaj legomoj. La festenon shatis ne 
              nur ordinaraj popolanoj, sed ankau richaj nobeloj. 
                Por 
              la festeno chiu varma plado estas kun supo. La tuta festeno konsistas 
              el 24 pladoj el legomoj kaj viandoj kaj en gustoj acida, pika, dolcha 
              kaj sala. Antau chio oni surtabligas 8 malvarmajn pladojn por servi 
              al vintrinko kaj post la trinko oni metas sur tablon 4 varmajn pladojn 
              kaj post chiu plado aldonas 2 almanghajhojn kaj fine 4 plej bonajn 
              pladojn, el kiuj estas supo el kokovo, tio markas ke chiuj pladoj 
              estas jam metitaj. 
                En 
              la festeno la unua plado estas el kanaria sekreciajho. Legendo diras, 
              ke antau pli ol mil jaroj oni trovis foje en la orienta antauurbo 
              de Luoyang grandegan rafanon unu metron longan kaj 18.5 kg. pezan. 
              La kultivinto rigardis ghin kiel kuriozajhon kaj omaghis ghin al 
              la kortego. La tiama imperiestrino Wu Zetian opiniis, ke la grandega 
              rafano simbolas richan rikolton kaj nacian prosperon kaj ordonis 
              porti ghin en la imperiestran kuirejon. La kuiristoj zorgeme prilaboris 
              ghin kaj faris el ghi kaj diversaj bonaj spicoj delikatan supon, 
              kiu impresas kiel tiu el kanaria sekreciajho. Tiu plado heredighas 
              jaron post jaro. La festeno havas ankau aliajn famajn pladojn, kiaj 
              Luoyang-aj viandaj strioj kaj Luoyang-a holoturio. 
              
             |