|  
                  Huoguo-o 
              estas metala poto, uzata de la chinoj sur manghtablo, kun fajro 
              sube kaj manghajhoj ene. 
                 La 
              plej frua huoguo-o nomighis tripiedo ding-o. Ghi, 
              farita el bronzo, aperis antau dek mil jaroj. Ghi estis ankau simbolo 
              de aristokrata potenco. Tiam oni jhetis viandon kaj aliajn manghajhojn 
              en ghin kaj faris fajron sub ghi por kuirado. Char ding -o 
              estis grandega kaj malfacile movebla, tial ghi chiam estis fiksita 
              en unu aparta loko, kaj oni ne povis ofte uzi ghin. En la periodo 
              de la Okcidenta Zhou-dinastio pro ofta uzado de kupro kaj fero oni 
              faris malpli grandan ding-on, kiu iom post iom popularighis 
              inter la popolanoj. En la historia periodo de la Tri Regnoj, Cao 
              Pi, imperiestro de Wei-dinastio, septis la poton, tiel ke en ghi 
              oni povis kuiri malsamajn manghajhojn samtempe, ghi tre similis 
              al la hodiaua huoguo-o. Kaj poste, de Tang-dinastio ghis 
              hodiau huoguo-o shanghighis malmulte en la aspekto. La hodiaua 
              huoguo-o el refraktara vitro ebligas vidi la shanghighon 
              de la manghajhoj en la ujo. Ankau la feraj kaj kupraj ujoj estas 
              delikataj. Nun la plej ordinaraj huoguo-oj estas el korodimuna 
              shtalo. 
                 Por 
              ghui la frandajhojn preparitajn en huoguo-o oni devas havi 
              ne nur ujon, sed ankau brulajhon kaj spicojn. La brulajhoj povas 
              esti ligno, karbo, gaso kaj alkoholo. Antau longe oni jam ekuzis 
              lignokarbon, kiu tamen estas polucia, la elektromagneta poto estas 
              senpolua, tamen ne donas tiom bonan guston, dum gasforno estas facile 
              uzebla, tamen kun ia danghero. En la historio de huoguo-o 
              la brulajhoj multe shanghighis, sed la spicajhoj chefe el sojo, 
              shenoprazo, ajlo, ovo, vinagro, sezama oleo, kapsiko k.a. restas 
              senshanghaj. 
                Ghenerale 
              huoguo-oj havas tri specojn. Por la unua speco la supo estas 
              delikata, per kiu oni brogas chefe la krudajn manghajhojn. Por la 
              dua speco la manghajhoj en la poto estas jam kuiritaj, dum la fajro 
              estas destinita nur por konservi varmon kaj brogi freshajn legomojn. 
              Por la tria speco chiuj manghajhoj en la poto estas kuiritaj kaj 
              la fajro estas destinita nur por konservi la varmon, kio ne multe 
              diferencas de ordinara kuirado. Vintre oni tre shatas huoguo-on. 
              Antaue oni per ghi brogis chefe viandon, sed nun ankau legomojn 
              kaj diversajn fungojn. 
              
             |