|  
                  En 
              Chinio por familia festeno kaj pikniko la malvarmaj pladoj estas 
              nemankigeblaj. Ili estas shatataj precipe en somero. 
                Oni 
              surtabligas la malvarmajn pladojn komence de la manghado. Oni donas 
              grandan atenton al formoj kaj koloroj de la malvarmaj pladoj. Ghenerale 
              la malvarmaj pladoj estas nelikvaj, negrasaj, facile porteblaj kaj 
              relative longe konserveblaj. 
                Efektive 
              en malsamaj sezonoj oni prenas malsamajn malvarmajn pladojn. En 
              printempo oni prenas peklitajn-fumajhitajn pladojn, somere miksitajn 
              el freshaj legomoj, autune fermentintajn kaj vintre fridigitajn. 
              Char la peklado kaj fumajhado bezonas kompare longan tempon, tial 
              la vintre preparita manghajho farighas tre bongusta printempe. Somere 
              la legomoj kaj fruktoj estas multspecaj kaj facile acheteblaj. La 
              autune fermentintaj pladoj estas apetitvekaj kaj vintre viando facile 
              fridighas. Nun ech vintre oni povas ghui la somerajn manghajhojn 
              kaj somere la vintrajn. 
                 Oni 
              povas prepari malvarmajn pladojn per tri metodoj, tio estas miksado, 
              peklado kaj fermentado. Por miksado oni metas diversajn legomojn 
              au fruktojn en vazon kaj aldonas al ili sojon, vinagron, sezaman 
              oleon kaj aliajn spicojn. Ilin oni bone miksas por kelka tempo kaj 
              enpladigas. Por peklado oni metas en vazon salon, kandon, spicvinon, 
              malvarman boligitan akvon kaj aliajn spicojn kaj miksas ilin. Oni 
              trempas la tranchitajn legomojn en la likvon por kelka tempo kaj 
              enpladigas ilin. Por fermentigi krabojn oni bezonas fortan alkoholajhon 
              kaj dolchan glu-rizan vinon kiel spicajhojn, kaj por fermentigi 
              salikokojn oni bezonas brandon por mortigi bakteriojn kaj forigi 
              la fishodoron. Post kelka tempo oni povas manghi ilin. 
              
             |