|  
                  Alilanda 
              gazeto faris enketon "Kies plado plej plachas al vi?" 
              kaj 90% de la enketitoj respondis, ke al ili plej plachas chinaj 
              pladoj. Efektive, la chinaj pladoj estas multe shatataj en la mondo, 
              dum la luksa manchur-hana festeno el originalaj pladoj estas nomata 
              la unua festeno en Chinio. Ghi elspiras palacajn trajtojn kaj diverslokajn 
              morojn. 
            Origino 
              de la festeno 
                 Naskigho 
              de la luksa manchur-hana festeno havas fortan politikan fonon. En 
              la 17-a jarcento manchuroj entrudighis suden de la Granda Muro, 
              starigis Qing-dinastion (1644-1911) kaj ekregis la tutan Chinion. 
              Kun potencigho kaj prosperigho de la dinastio imperiestro Kangxi 
              (1662-1722 sur trono) praktikis la politikan sistemon pri unuigho 
              de la manchuroj kaj hanoj. Konservante la tradiciajn manchurajn 
              trajtojn en kuirarto, li pledis por asimili kremon de alinaciaj 
              kuirartoj. Lau nunaj materialoj la luksa manchur-hana festeno plej 
              frue aperis en la regperiodo de imperiestro Qianlong (1736-1795 
              sur trono) de Qing-dinastio. 
                Historiaj 
              dokumentoj notis, ke frue en Qing-dinastio, kiam altranguloj kaj 
              aristokratoj faris festenon, inter la cheestantoj estis kaj manchuroj 
              kaj hanoj. Por kontentigi la bezonon de diversaj homoj en manghado, 
              la festeno havas kaj manchurajn tablojn kaj la hanajn, inter ili 
              la manchuraj havas ses klasojn kaj la hanaj tri klasojn. La kvantoj 
              de la materialoj de la manchuraj kaj hanaj pladoj estis klare difinitaj. 
              Pro tio la manchuraj kaj hanaj kuiristoj konkuris en preparado de 
              la pladoj kaj lernis unuj de la aliaj por fari la pladojn belaspektaj, 
              belkoloraj kaj bongustaj. Ekz. en la festeno estas kompleta porko 
              kaj kompleta shafo, kiuj estas la manchuraj pladoj, sed ilia preparado 
              estis lau hana kuirmaniero. Kun harmoniigho de la manchuraj kaj 
              hanaj pladoj iom post iom formighis 6 festenoj manchuraj kaj hanaj 
              en la palaco, kiuj estas altnormaj kaj rafinitaj kun luksaj manghiloj 
              kaj abundo da pladoj. Surbaze de tio formighis en Chinio la Sichuan-aj, 
              Guangdong-aj, Shanxi-aj kaj Hubei-aj manchur-hanaj festenoj. 
                 En 
              la provincoj la supre dirita festeno ofte okazas tiaokaze: Post 
              oficistiga ekzameno lokaj gubernatoroj donis tian festenon por regali 
              la ekzamenantajn korteganojn au revizorojn. La gastigantoj kaj gastoj 
              intershanghis opiniojn che la tablo kun abundo da fajnaj pladoj. 
              Che la tablo chiuj cheestantoj estis vestitaj per kortega kostumo. 
              Por la festeno chio devis esti farita lau oficiala difino: la skalo, 
              klasoj, rangoj de la akompanantoj, materialoj de la pladoj, speco 
              de vinoj k.a. La pladoj estis faritaj el diversaj materialoj fajnaj, 
              luksaj kaj kuriozaj kaj la kuirarto estis delikata. La festeno elspiris 
              kaj trajtojn de manchuroj, kiaj rosto, bako kaj brogo, kaj tiujn 
              de hanoj, kiaj frito kaj kuiro. Kiam la festeno okazis en kortego, 
              antau komenco de la festeno oni devis ludi muzikon, fari salutan 
              kanonadon kaj riverenci antau la altaj gastoj. Post altabligho de 
              la gastoj, servistinoj devis prezenti kukojn dolchajn kaj salajn, 
              etmanghajhojn sekajn kaj likvajn. Post tio oni prezentis teon kaj 
              nur post chio chi tio oni primetis la tablon per oficialaj pladoj. 
              Sur la tablo estis malvarmaj kaj varmaj pladoj, rizo, dolchajho, 
              kukoj kaj fruktoj, almenau 108 pladoj, kiujn oni prenis en 3 tagoj. 
            Nunaj festenoj 
                 En 
              la pasinteco la luksaj manchur-hanaj festenoj estis ghuitaj ekskluzive 
              de richaj altranguloj. Tiam iuj famaj restoracioj en Pekino, kiaj 
              Fangshan kaj Yushan, estis kapablaj doni tian festenon, tamen ili 
              plejparte estis destinitaj por akcepti honorajn alilandajn gastojn, 
              sed hodiau ankau aliaj restoracioj kapablas fari tion kaj iuj ordinaraj 
              civitanoj estas pagipovaj por tia festeno. Kvankam la pladoj de 
              la festeno estis multe reduktitaj en la kvanto, tamen ili farighis 
              pli rafinitaj en preparado. En la okcidenta domo de la Internacia 
              Komerca Centro de Pekino estas restoracio, kie mendas la festenon 
              ne nur direktoroj de eksterlandaj kompanioj kaj grandaj turismaj 
              grupoj, sed ankau iuj pekinaj loghantoj por soleni la datrevenon 
              de sia geedzigho kaj naskigho de siaj maljunaj gepatroj. La gastigantoj 
              ghenerale estas richaj civitanoj. Char tiaj restoracioj, kiuj kapablas 
              prepari la festenon, devas havi ankau antikvecan medion, tial kvankam 
              ili estas multe pagigaj, tamen oni opinias, ke la pago estas inda. 
              Ghenerale chiutage la restoracio preparas nur 3-5 fojojn por tia 
              festeno. 
              
             |