|  
                   En 
              Chinio oni nomas rizon kaj tritikon delikata greno kaj maizon, sorgon, 
              milion kaj fabojn kruda greno. Chinoj de pli ol 30 jaroj spertis 
              la epokon de planizita ekonomio. Tiutempe mankis al Chinio greno, 
              kaj multe pli mankis ankau viando, lakto, ovo, legomoj kaj aliaj 
              chiutagaj necesajhoj, kaj oni devis preni chiutage manghajhojn el 
              kruda greno. Tiutempe kruda greno signifis malrichecon kaj postighintecon, 
              kaj manghajhoj el kruda greno estas neforgeseblaj por la chinoj. 
                De 
              post la reformado kaj pordomalfermo la chinoj havis pli kaj pli 
              abundajn manghajhojn kaj delikata greno farighis chefa nutrajho. 
              Antaue oni shatis delikatan grenon, sed nun oni multe pli preferas 
              sovaghajn legomojn kaj krudajn grenojn. Tio montras la plibonighon 
              de la popola vivo. 
                Nun 
              en la urboj furoras konsumado de kruda greno, kiam la urbanoj povis 
              akiri sufichan delikatan grenon dum longa tempo. Sanitaristoj opinias, 
              ke manghajhoj el kruda greno ne estas tiel bongustaj kiel tiuj el 
              delikata greno, sed ili estas tre utilaj al la sano. Kruda greno 
              kreskas en altaj kaj nepoluitaj lokoj, kaj dum la kulturado oni 
              preskau ne uzas insekticidon kaj kemisterkon. Aliflanke, pro rapidigho 
              de la takto de la vivo kaj senchesa preno de altgrasaj, altproteinaj 
              kaj altkaloriaj manghajhoj de la nuntempuloj, estas necese multigi 
              la pocentojn de kruda greno en la tuta kvanto de la nutrajhoj. 
                 Pro 
              tio la chinoj pli kaj pli preferas manghajhojn el kruda greno. En 
              memservejoj de Pekino, Shanhajo, Kantono kaj aliaj urboj kruda greno 
              estas multe vendata, kaj en iuj grandaj urboj prosperas restoracioj 
              liverantaj manghajhojn el kruda greno. Tiujn restoraciojn frekventas 
              kaj salajruloj kaj parvenuoj, ech fremdlandaj studentoj kaj instruistoj. 
                En 
              la lastaj jaroj pli kaj pli multaj chinoj komencis akcenti kvaliton 
              de la vivo kaj la nutrricha kruda greno farighis multe shatata sanitara 
              manghajho. 
              
             |