|  
                  La 
              nordorienta Chinio (Heilongjiang-, Jilin- kaj Liaoning-provincoj) 
              situas en zono de altaj latitudoj. Pro frosto en vintro kaj manko 
              de freshaj legomoj oni faras saurkrauton. 
                 En 
              la fino de autuno chiujare chiuj familioj en la nordorienta Chinio 
              dedichas 1 au 2 tagojn al preparado de saurkrauto. Ili unue elektas 
              brasikojn grandajn kaj freshajn. Ili saurkrautigas brasikojn ofte 
              per 2 metodoj. Unu estas simpla: oni metas la lavitajn brasikojn 
              en la vazegon tavolon post tavolo, poste oni premas la brasikojn 
              per granda shtono kaj vershas akvon en la vazegon. Post unu monato 
              la brasikoj acidighas kaj farighas mangheblaj. La alia estas: oni 
              unue brogas brasikojn kaj poste faras kiel supre. Post pli ol dek 
              tagoj ili jam farighas mangheblaj. Se oni metas la fermentintajn 
              brasikojn en malvarmetan lokon, oni povas longe konservi ilin. 
                Oni 
              povas prepari diversajn varmajn kaj malvarmajn pladojn el saurkrauto. 
              La nordorientanoj plej shatas la kuiritan saurkrauton miksitan kun 
              batataj vermicheloj, fridigita toufuo kaj maldikaj grasaj viandpecoj. 
              En la nordorienta Chinio oni regalas amikojn ofte per saurkrauto 
              kaj aliaj tipaj nordorientaj manghajhoj.  
             |