|  
                  Se 
              turistoj vizitas Beihai-parkon en Pekino, ili povas ghui en Fangshan-restoracio 
              kortegajn manghajhojn de Qing-dinastio (1644-1911). La restoracio 
              havas grandan reputacion. Chiujare ghi altiras al si multege da 
              klientoj. Kial?  
            KORTEGA KUIRARTO 
                En 
              1925 la lasta imperiestro Puyi de Qing-dinastio estis forpelita 
              el la Imperiestra Palaco pro sentitoligho kaj multe da kuiristoj 
              en la palaco senlaborighis. En la sekvanta jaro, por vivteni sin 
              Zhao Renzhai, prizorganto de la legomkelo de la palaco, kun kelkaj 
              kuiristoj luis 5 chambrojn en Beihai-parko kaj faris kukojn per 
              kortega kuirarto.  
                En 
              somero turistoj pli kaj pli multighis kaj ekster la restoracio oni 
              starigis budon por ilia ripozo kaj mangho. Klientojn allogis diversaj 
              manghajhoj, ekz. fabkuko, pizkuko, maizpano, kremkuko kaj patkuko 
              farchita per viandaj pecetoj. Dume oni ankau povis fari tiajn pladojn, 
              kiel kuirita toufuo, brasiko fritita kun kashtano, fisho frikasita 
              kaj koko frikasita. Ankau Wang Yushan, kiun imperiestra patrino 
              Cixi nomis "regho de frititaj manghajhoj", venis prezenti sian kuirarton. 
               
                Kvankam 
              malgranda, Fangshan-restoracio rapide diskonighis pro siaj originalaj 
              manghajhoj.  
                Sed 
              bedaurinde, poste pro sinsekva foriro de la kuiristoj la aparta 
              kortega gusto estis iom post iom perdita kaj la restoracio farighis 
              ordinara.  
            GUSTUMI MANGHAJHON 
              DE IMPERIESTRO 
                En 
              1955, lau peto de la registaro, kuiristoj de la kortego revenis 
              al Fangshan-restoracio por instrui la arton. Tio savis ne nur Fangshan-restoracion, 
              sed ankau la tradician chinan kuirarton.  
                La 
              nova restoracio multigis specojn de la kortegaj manghajhoj. En la 
              pasintaj pli ol 40 jaroj la kuiristoj plibonigis la koloron, odoron, 
              guston kaj formon kaj prezentis preskau 1000 kortegajn pladojn. 
               
                Estas 
              menciinde, ke la restoracio povas prepari "grandan festenon kun 
              manchur-aj kaj han-aj manghajhoj" de Qing-kortego. La festeno havas 
              134 varmajn kaj 48 malvarmajn pladojn, kukojn kaj fruktojn el diversaj 
              lokoj de Chinio. Ghi altiris shatantojn de orientaj manghajhoj. 
              Kaj artistoj ech faris filmon pri "granda festeno de manchur-aj 
              kaj han-aj manghajhoj".  
                Krom 
              siaj apartaj manghajhoj, Fangshan-restoracio donis ankau bonan servon. 
              Manghinte en la restoracio, eminentuloj el diversaj lokoj laudis, 
              ke la restoracio tre bone servas. Ili sentas sin pli felichaj ol 
              imperiestro, ke ili povas ghui krome tre belan kuirarton de la restoracio. 
              
             |