|  
                   En 
              Shenyang de Liaoning-provinco, Chinio, trovighas restoracio de Laobian-ghjauzi-oj 
              kun granda reputacio. Laobian-ghjauzi-o havas belan aspekton, 
              richan farchon, maldikan tegajhon kaj bonan guston.  
               
                En 
              Daoguang-regperiodo de Qing-dinastio (1644-1911) senchese okazis 
              naturaj katastrofoj. La kreinto de Laobian-ghjauzi-o Bian 
              Fu fermis sian ghjauzi-restoracion kaj kune kun siaj familianoj 
              fughis de Hebei-provinco al la nordoriento de Chinio. Survoje ili 
              venis al iu familio por peti tranoktadon. La familio, festanta la 
              naskightaghon de la maljuna mastrino, regalis ilin per ghjauzi-oj. 
              La ghjauzi-oj interesis Bian Fu pro la bongusteco. Sekve 
              li lernis de la mastro preparadon de farcho.  
               
                 En 
              1828 malfermighis la restoracio de Laobian-ghjauzi-oj. Lau 
              la metodo li faris la manghajhon kun alloga gusto kaj ricevis laudon 
              de klientoj. Poste lia filo Bian Degui heredis lian arton kaj plibonigis 
              la farchon. La restoracio akiris grandan reputacion. Bian Yao, Bian 
              Yi kaj Bian Lin, filoj de Bian Degui, starigis chiu sian filion. 
               
                En 
              la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento posteuloj de Bian Fu, daurigante 
              la tradician apartan guston de ghjauzi-oj, reformis la farchfaradon, 
              ke Laobian-ghjauzi-oj havas 26 specojn da farcho, inkl. markreskajhan, 
              viandan kaj legoman. Nun la restoracio havas multe da filioj en 
              grandaj urboj, kiel Peknio kaj Shanhajo, kaj ech en Japanio. 
               
             
            *Ghauzi-o, populara 
            farchita faruna manghajho en norda Chinio. 
              
             |