|  
                  Se 
              vi vojaghas al Tianjin, ne preterlasu gustumi ghiajn etmanghajhojn, 
              precipe ghiajn tri frandajhojn -- Baozi-o (vaporumita farunajho 
              kun vianda farcho) Goubuli, Mahua-o (fritita faruna volvajho) 
              de Dek-oka Strato kaj Fritita Bulo (dolche farchita fritajho el 
              glu-riza faruno) Erduoyan, kiuj estas famaj en Chinio kiel rostita 
              anaso de Pekino.  
            BAOZI-O 
              GOUBULI 
                Goubuli 
              en la china lingvo signifas "Hundo, kiu ne volas respondi al aliaj". 
              Ghi devenas de la rakonto: Antaue iu homo nomata Gao Guiyou alinome 
              Hundo lerte faris Baozi-ojn kaj havis butikon nome Yongde. 
              Lia Baozi-o estis bongusta kaj altiris multajn achetantojn. 
              Pro tio kiam li vendis Baozi-on, li estis okupita kaj ne 
              havis tempon paroli kun la achetantoj, oni shercis, ke Hundo vendas 
              Baozi-ojn ne parolante kun aliaj, iom post iom la butiko 
              akiris la novan nomon "Hundo ne parolas kun aliaj". La butiko jam 
              havas pli ol cent jarojn.  
                La 
              jhus vaporumita Baozi-o Goubuli estas bonodora kaj bongusta. 
              Ghi estas richa je suko interne kaj ne grasa, kaj chiu Baozi-o 
              havas pli ol 15 faldojn. Laudire Baozi-o Guobuli havas specialan 
              metodon de farado.  
            MAHUA-O 
              DE DEK-OKA STRATO 
                Fan 
              Guicai kaj Fan Guilin estas fratoj, kaj iniciatintoj de Mahua-o 
              de Dek-oka Strato. La fratoj faris Mahua-on kaj havas 
              butikojn sur la Dek-oka Strato nome Guifaxiang kaj Guifacheng por 
              vendi Mahua-on, do ilia Mahua-o estas nomita Mahua-o 
              de Dek-oka Strato.  
                Mahua-o 
              de Dek-oka Strato estas farita en speciala procedo: oni metas farchon 
              el aroma osmanto, nukso, seka frukta strio k.a. inter pasta strio 
              kaj la sezam-tegita pasta strio. Tia Mahua-o estas dolcha, franda 
              kaj fragila. Ghi povas esti konservata kelkajn monatojn en sekeco. 
               
            FRITITA BULO ERDUOYAN 
               
                Fritita 
              Bulo Erduoyan havas historion de pli ol 100 jaroj. En la regperiodo 
              Daoguang (1821-1851) de Qing-dinastio (1644-1911), ghia iniciatinto 
              Liu Wanchun -- "Fritita Bulo Liu" vivitenis sin per vendado de fritita 
              bulo. Li delikate faris la manghajhon, iom post iom formighis la 
              originala gusto. Char la butiko situas che strato Erduoyan, do lia 
              fritita bulo ricevis la nomon Fritita Bulo Erduoyan.  
                Fritita 
              Bulo Erduoyan estas farita el altkvalita glu-riza faruno. La farcho 
              estas farita el tre bona rugha fabo kaj sukero. Fritite ghi estas 
              orflava kaj krespeca.  
                Krom 
              la supre menciitaj etmanghajhoj ankau Nukso de Zhang, Krak-fabo 
              de Zhang estas same famaj.  
                Nukso 
              de Zhang estis iniciatita en la jaro 1830. La nuna mastro de Nukso 
              de Zhang estas la kvara-generacia posteulo de la butikomastro. La 
              unua kaj dua mastroj estis bonaj kuiristoj de la kortego.  
                Nukso 
              de Zhang estas farita el au arakido, au melonsemo, au pinsemo, au 
              abrikota kerno, au nuksa kerno k.s. Sur la kuiritaj nuksoj oni vershas 
              diversajn likvajhojn, post sekigado kaj aliaj procedoj ghi estas 
              pretigita.  
                Ankau 
              Krak-fabo de Zhang havas pli ol 200 jarojn. Ghi prenas fabon kiel 
              la chefan materialon. Ghi multe diferencas de Nukso de Zhang. Por 
              koni la diferencon de la gustoj de la du Zhang, bonvolu veni kaj 
              gustumi.  
              
             |