|  
                  La 
              8-a tago de la 12-a monato lau la china luna kalendaro estas la 
              china Laba-festo. En tiu tago oni preparas bongustan laba-kachon 
              kiel festan manghajhon. 
                Laudire 
              Laba-kacho aperis en la epoko de Shakjamunio, kreinto de budaismo. 
              Por budaigho li kiel asketo vivis 6 jarojn sed ankorau ne povis 
              forlasi diversajn logajhojn en la chiutaga vivo. Foje li, laca kaj 
              malsata, renkontis iun pashtistinon, kiu donis laktkachon al li 
              kaj li reakiris forton post la mangho. 
                Poste 
              li banis sin en rivero kaj forlavis la koton de la korpo. Sub arbo 
              li silente meditis 7 tagojn kaj 7 noktojn kaj budaighis. Poste budaismo 
              eniris en Chinion kaj budaistoj opiniis, ke la tago de budaigho 
              de Shakjamunio estas la 8-a tago de la 12-a monato. En la sekvantaj 
              dinastioj de Chinio estis kutimo kuiri Laba-kachon por peti patronon 
              de budho. 
                Oni 
              faras la kachon el dekkelke da materialoj, kiel Yi-rizo (Coix lacryma-jobi), 
              glueca rizo, longano, jujubo kaj arakido, kiuj havas bonan guston 
              kaj richan nutron. Yi-rizo estas "regho de graminacoj"; 
              glueca rizo povas nutri ne nur stomakon, sed ankau hauton; longano 
              richas je proteino kaj mikroelementoj; jujubo kaj arakido kun vitaminoj 
              longigas la homan vivon. 
                Laba-kacho 
              ne nur forpelas la froston, sed ankau plezurigas la vivon.  
              
             |