|  
                   Laudire 
              buter-teo estis farita de princino Wencheng de Tang-dinastio ( 618-907). 
              Shi kunportis teon al Tibeto kaj el lakto, butero kaj teo faris 
              buter-teon por donaci al korteganoj. Ankau la ujo por buter-teo 
              estas kurioza artajho, farita el metalo, ekz. arghenta, kupra kaj 
              aluminia kruchoj, kies busho kaj anso havas neordinaran stilon, 
              kaj sur kies ventro estas naciaj desegnoj. La tebovlo estas farita 
              el ligno au kaolino, kies surfaco estas inkrustita per arghento 
              kaj kupro. La butero estas rafinita el bovina au shafa lakto. La 
              tibetano trinkas 20 bovlojn chiutage. Kiam religiuloj kultas en 
              templo, ili donacas buter-teon, kaj kaldrono ofte estas uzata por 
              prepari buter-teon por vizitantoj. Oni ankau prezentas buter-teon 
              al sia familiano antau lia vojagho por beni lin.  
              
             |