|  
                   Materialoj: 
             
                Faruno: 
              50 g., dishakita porkajho: 300 g., sukero: 60 g., maltozo: 15 g., 
              sojo: 20 g., mononatria glutamato: 10 g., kuirita porka graso: 210 
              g. kaj iomete da salo, rizvino, sezama oleo kaj zingibra pulvoro. 
               
                Preparado: 
               
               
                A. 
              Miksu salon, sukeron, mononatrian glutamaton, sojon, rizvinon, sezaman 
              oleon kaj zingibran pulvoron kun la dishakita porkajho kaj kirlu 
              la miksajhon lau unu sama direkto. Vershu 60 g. da akvo kaj daurigu 
              la kirladon ghis plena unuigho de la materialoj. Metu ilin en fridujon 
              por posta uzado. 
               
                B. 
              Miksu 300 gramojn da faruno kun 15 gramoj da maltozo, 120 gramoj 
              da kuirita porka graso kaj 45 gramoj da sukero kaj bone kirlu ilin. 
              Vershu 175 gramojn da bolanta akvo en la miksajhon kaj faru ilin 
              pasto. 
               
                C. 
              Miksu 200 gramojn da faruno kun 90 gramoj da kuirita porka graso. 
                Ch. 
              Per la pasto farita en B volvu la paston faritan en C kaj tenu la 
              novan paston kun aperturo supren kaj platigu ghin. Shutu sekan farunon 
              sur tabulon kaj faru la paston dikan je 3 cm. 
               
                D. 
              Duigu la novan paston faritan en Ch. Kaj striigu ghin. Faru chiun 
              strion 40 pecoj. 
               
                E. 
              Platigu chiun pecon da pasto. Per ghi volvu 15 gramojn da dishakita 
              porkajho kaj faru ghin kuko kun luna formo. 
               
                F. 
              Metu la preparitajn pecojn faritajn en E., kun aperturo malsupren, 
              en varman platan paton. Kovru la paton per kovrilo kaj baku la kukojn 
              3-5 minutojn, inversigu ilin kaj daurigu la bakadon pliajn 3-5 minutojn. 
              Kiam la du flankoj de la kukoj farighas orkoloraj, denove kovru 
              la paton kaj baku per milda fajro ghis laktokolorigho kaj fragiligho 
              de la randoj de la kukoj.  
              
              
             |