Unua-pagho >> Kuirarto >> Restoracioj

 

 

 

 



Palacaj pladoj por ordinaraj klientoj

de YI YE

    Restoracio Gujing trovighas che la etmanghajha strateto de Wangfujing-strato, Pekino. Ghia arkitekturo kaj dekoracio elspiras tradiciajn trajtojn de Pekino. Che la fronto estas antikveca arkajho, tie brilas lampokesto kun nomoj de diversaj pladoj. Interne de la restoracio estas skulptita shtona ekranmuro kaj post ghi multe da chin-stilaj pentrajhoj kaj kaligrafajhoj faritaj de famaj intelektuloj...; Chio chi elspiras apartajn tradiciajn kulturajn trajtojn. La totala areo de la restoracio estas mil kvadrataj metroj, tie povas preni manghajhojn samtempe 300 homoj. Tie funkcias 11 galerioformaj chambroj, 8 apartaj chambroj kaj la luksa povas akcepti 16 homojn.

    La restoracio sin okupas chefe pri palacaj pladoj. El fajnaj materialoj la kuiristoj faris delikatan prilaboradon por membroj de imperiestraj familioj, aristokratoj kaj altranguloj ekskluzive. Hodiau tie oni povas prepari 1.5 mil specojn da pladoj. Tie klientoj povas mendi "festenon de chinaj imperiestroj" kaj ankau fajnajn palacajn etmanghajhojn. Oni diras, ke la palacaj pladoj originis el la ordinaraj plebanoj. Nun oni faras palacajn pladojn ankau por ordinaraj klientoj. La restoracio dungis famajn kuiristojn por prepari pladojn. En la restoracio la klientoj povas percepti la krudecon de manchuraj pladoj kaj preni luksajn pladojn el marproduktajhoj kaj aliajn pladojn en pekina gusto. La prezoj estas diferencaj.

    Jen kelkaj pladoj shatataj de klientoj:

    Palaca viando kuirita per salakvo kaj aliaj spicoj
    Oni elektas delikatan porkajhon kaj prilaboras ghin per manchura kaj Yangzhou-a metodoj.

    Frititaj viandbuloj
    Oni faras bulojn el porkajho ne tro grasa nek tro magra, spicas ilin kaj fritas ilin en varma oleo. Klientoj manghas ilin kune kun sezama pastajho, salo kun zantoksila pulvoro kaj dishakita ajlo.

    Ormedala fisho
    Oni preparas herbofishon au karpon, faras ghin maizforma kaj fritas ghin ghis orflavigho. Tiu plado estas dolchacida. Char ghi plurfoje akiris oran medalon en grandaj konkursoj, tial ghi ricevis la nomon.