Unua-pagho >> Kuirarto >> Restoracioj

 

 

 

 


Restoracio Ji de Rostita Viando

    Rostita viando estas tre shatata de mongoloj. Post kiam manchuroj entrudighis suden de Shanhai-pasejo en la 17-a jarcento, multaj mongoloj fiksloghighis en Pekino kaj ankau la rostita viando aperis en Pekino. En 1686 sur stratoj de Pekino aperis kolportistoj, kiuj rostis viandon sur sia charo kaj vendis ghin. En 1874 naskighis la Restoracio Ji de Rostita Viando, kiu poste famighis tra la tuta urbo.

    Oni prenas la rostitan viandon per du manieroj, t.e. ghentila manghado kaj la memserva. La ghentila manghado estas, ke kelneroj surtabligas la rostitan viandon al la klientoj por ke tiuj malrapide prenu, dum la memserva manghado estas, ke la klientoj staras che fajro kaj prenas viandon per longaj bastonetoj, mem rostas kaj enbushigas ghin. Antaue la spicoj chefe estis dishakitaj shenoprazo kaj koriandro, sojo, salikoka sojo kaj spicvino, sed nun sezama oleo, vinagro, zingibra suko, mononatria glutamato, sukero kaj kapsika oleo farighis nemankigeblaj por spici la viandon. La almanghajhoj estas fridigitaj kukumo kaj tomato, ajlo, vinagrita ajlo, brando kaj bakita platkuko.

    Oni diris, ke la Restoracio Ji devas atribui sian prosperon al tri aferoj. La unua estas rostita shafajho. En Qing-dinastio (1644-1911), en la norda parto de Pekino estis multe da princaj domoj kaj la manchuroj preferis rostitan shafajhon pli forte ol la mongoloj, char la shafajho en la Restoracio Ji estis selektita, zorge spicita kaj rostita per aparta maniero kaj la rostita shafajho estis glata, delikata tute sen fiodoro. Krom tio oni povis manghante ghui la belan pejzaghon de Yinding-ponto, char Yinding-ponto estis unu el la 8 famaj pejzaghoj de Pekino. Se oni vizitas la restoracion post pluvo, la pejzagho farighas pli bela. Fine, rigardi tie belajn lotusflorojn estas aparta plezuro, char la restoracio situas proksime al pitoreskejo Houhai-lago. Somere en la lago prosperas lotusfloroj, ankau tio altiras multe da klientoj kaj precipe literaturistoj al la restoracio.