En
la lastaj jaroj pli kaj pli multe da restoracioj de ujguraj pladoj
aperis en Pekino. Inter ili estas restoracio, kiun tre shatas ne
nur chinaj gejunuloj, sed ankau eksterlandanoj. Al ili plachas ne
nur la shafajhoj mane prenataj kaj rostitaj shafaj femuroj, sed
ankau gajaj kantoj kaj surtabla dancado.
La
Restoracio Afanti situas en mallargha
strato en Dongcheng-distrikto de Pekino. La restoracio ja ne estas
granda, sed tie vidighas diversaj pompaj freskoj, staras longaj
tabloj kaj ghueblas puraj ujguraj kantoj kaj dancoj sur scenejo.
Onklo Afanti en ujgura vesto navedas inter la klientoj. Chio chi
impresas la klientojn per densa nacimalplimulta etoso. Che la enirejo
de la restoracio estas granda kajero destinita por noti takson de
la klientoj. La restoracio estas multe vizitata kaj por tie preni
manghajhojn oni devas mendi sidlokojn antau 3 tagoj. Che la enirejo
ofte vidighas longa vico de klientoj chefe alilandaj. Estas mirige,
ke iam oni petas kelneron forpreni la manghilaron kaj mem ekdancas
sur tablo.
La
muzika restoracio Afanti naskighis en 1993. Ghia mastro estas ujgura
knabino Sadaiti Hamaiti. Komence en la restoracio estis nur 4 tabloj
kaj ghi povis akcepti nur dekkelke da homoj, sed nun povas fari
bankedon al cent klientoj. Nun ghi estas fama nacimalplimulta kultura
restoracio en Pekino.
Afanti
estas legenda homo de la ujgura nacimalplimulto. Per siaj spriteco
kaj humurajhoj li ghojigas kaj ridigas la homojn, tial ili estas
multe shatata de la diversnaciaj popolanoj en Xinjiang. La restoracio
kun Afanti kiel sia nomo kaj sur la fono de la ujgura kulturo faris
imagorichan kreadon kaj dank' al chio chi tio ghi fine farighis
loko por manghado, trinkado, ripozo kaj amuzo, tre shatata de diversnaciaj
kaj diverskulturaj personoj. Lau bezono de la klientoj la restoracio
liveras al ili belan, simplan kaj sanan amuzajhon.
Vespere
la vigla orkestro energie ludas, ke la klientoj povas ne nur ghui
la muzikon kun ujgura trajto, sed ankau gajan hispanan muzikon.
La gaja ludo de tamburino, legheraj kaj romantikaj ujguraj kanto
kaj danco impresas la rigardantojn kiel vasta loko che la montpiedo
de Tianshan kaj Ili-rivero. La restoracion vizitas klientoj el la
tuta mondo. Inter ili estas diplomatoj de alilandaj ambasadorejoj
en Chinio, mastroj de alilandaj entreprenoj, alilandaj fakuloj laborantaj
en Pekino, Hongkong-anoj, Makaanoj kaj turistoj kaj kompreneble
plejparto estas loghantoj de Pekino.
Je
la 8-a horo vespere oni ekludas tamburinon kaj kordinstrumenton.
Orkestro el unuaklasaj ujguraj aktoroj ludas Xinjiang-ajn nacimalplimultajn
muzikajhojn, kiaj "Xinjiang, bona loko", "Knabino
de Dabancheng" kaj "Levu vian vualon". Je tio ankau
la eksterlandanoj, kiuj neniam vizitis Xinjiang, ekdancas lau la
bela muziko. Invitite de ujguraj aktoroj kelke da eksterlandanoj
dancas Xinjiang-an dancon. Ilia danco ofte ridigas la apudstarantojn.
Fine la aktoroj donacas al ili sian belan chapon.
Post
ludo de la nacimalplimulta orkestro kelneroj forprenas la tablotukon.
Kiam ekludas la elektroinstrumenta orkestro, la gaja danco levas
la etoson al kulmino. Ekludas muziko per gitaro, tamburino kaj harmoniko,
per kiuj oni prezentas ujguran kaj hispanan muzikojn, kiuj estas
gajaj kaj skuaj. Akompanate de la melodio oni dancas kvazau en festa
etoso.
|