En
frosta vintro varma plado tre plachas al la chinoj. Kaj la plado
Blanka Viando en Fajenca Poto estas unu el la plej shatataj pladoj
de la chinoj.
Konigante
la pladon de fajenca poto, oni nature rekomendas la faman restoracion
Shaguoju (en la china lingvo tio signifas lokon de fajenca poto).
En la restoracio perfektighis la kulinara arto pri porkajhoj, ke
en la pladon de fajenca poto oni enmetas au viandon au hauton de
porko, au ghian kapajhon au voston, au ghian koron, hepaton, pulmon,
stomakon au inteston. Oni prezentas dekojn da varioj de la plado,
ekzemple la tri plej famaj specoj, nome Blanka Viando en Fajenca
Poto, Blanka Intesto en Fajenca Poto kaj Blanka Stomako en Fajenca
Poto.
La
restoracio fondighis en la 1741-a jaro. Unue ghi servis sole per
Blanka Viando en Fajenca Poto. Historia materialo notis, ke la plado
estis supera tributo al la kortego kiel oferajho por kultado. La
restoracio sidis en la noktogardistejo de princdomo. Post kultado
oni kutime donacis la oferajhojn al noktogardistoj. Ili petis kuiriston
de la princdomo varmigi la manghajhojn en granda fajenca poto. La
kuirajhoj kun diversaj spicoj estas tre bongustaj.
La
restoracio en la okcidenta parto de Pekino ghuas granfan famon pro
sia menuo el tre diversaj pladoj, en kiujn oni enmetas kokajhon,
fishon, salikokon, krabon, holoturion, sharkonaghilon kaj konkulon.
Kaj oni enmiksas ankau lakton kaj legomon. Cetere la restoracio
servas ankau per kortega menuo kun centpocenta pekina gusto.
|