En
Pekino trovighas Quansuzhai-restoracio, kiu servas ekskluzive per
vegetaraj pladoj. Dum la pasintaj jaroj ghi allogis klientojn el
diversaj landoj kaj regionoj.
KORTEGAJ VEGETARAJ
PLADOJ
Fine
de Qing-dinastio (1644-1911), lukse vivis Cixi, imperiestra patrino.
Chiutage la kortegaj kuiristoj devis prepari por shi cent pladojn.
Frandajhoj el altvaloraj ne mankis al shi, tamen iom post iom shi
perdis la intereson. Por plachi al shi eunuko ordonis al la kuiristoj
prepari pladon de jujuboj kun belaj koloroj kaj bona gusto. Gustuminte
ghin, Cixi admiris kaj premiis la kuiristojn. Poste vegetaraj pladoj
farighis bonvenaj konstantaj pladoj.
La
vegetaraj pladoj devenis de la sudo de Chinio. Iliaj materialoj
estas sekigitaj bambushosoj kaj freshaj fungoj. Kvankam Cixi ne
shatis la dolchan guston shatatan de sudanoj, tamen la saghaj kuiristoj
aldonis salon kaj sojon al la vegetaraj pladoj lau shia gusto. Laudire
en siaj lastaj jaroj Cixi tre shatis la kortegajn vegetarajn pladojn.
VEGETARAJ PLADOJ DE
LA POPOLO
Liu
Haiquan, metilernanto de la kortega kuirejo, bone posedis la kuirarton
de vegetaraj pladoj pro sia diligenteco kaj talento. Forlasinte
la kortegon, li starigis budon de vegetaraj pladoj che Dong'an-foirejo.
Li preparis ne nur simplajn vegetarajn pladojn, sed ankau subtilan
vegetaran festenon. Lia budo pli kaj pli prosperis. En 1936 lia
budo farighis restoracio Quansu Liu, kiun poste li nomis Quansuzhai.
Nun
Quansuzhai, kiu travivis kvar generaciojn, povas fari pli ol 100
vegetarajn pladojn.
Quansuzhai
chiam strebadas al pli alta nivelo. Por siaj manghajhoj ghi uzas
fajnajn materialojn liveritajn de fiksaj produktejoj kaj kuiras
per tradiciaj metodoj.
Nun
trovighas pli kaj pli da vegetaranoj dezirantaj sanighon, kiuj tabuas
lardon. Quansuzhai faras kuiradon chiam lau vegetara kutimo kaj
per malgranda kaserolo preparas manghajhojn. Tiu metodo donas bonan
guston.
Nun
Quansuzhai ne nur havas branchojn en grandaj urboj, sed ankau vendas
siajn manghajhojn en superbazaroj.
|