Unua-pagho >> Kuirarto >> Kuiri chine

 

 

 

 


Fishhauta kremajho

Tio estas plado akreta kaj nutra.
Materialoj:
Fishhauto -- 600 gramoj
Bambushosaj strioj, karotaj strioj, porkajhaj strioj, zingibraj strioj, orelfungaj strioj kaj sekigitaj tagliliaj floroj - po 2 kuleroj
Salata oleo -- 3 kuleroj
Dishakita cepo -- unu kulero
Zantoksila pulvoro -- duonkulero
Salo, sukero, sojo kaj kapsika oleo -- po unu kulero
Rizvino (au rugha vino) -- duonkulero
Pipro -- kvarono da kulero
Preparado:
Tranchu la fishhauton en pecojn 5 cm longajn kaj boligu ilin por 2 minutoj. Elakvigu ilin kaj metu ilin en malvarman akvon. Miksu la porkajhajn striojn kun amela likvajho. Varmigu la kaserolon kun oleo. Post kiam la oleo varmighis, vershu en la kaserolon la dishakitan cepon kaj post tio la miksitajn porkajhajn striojn. Vershu en la kaserolon chiujn striojn kaj fine vershu akvon kaj la preparitan fishhauton kaj chiujn spicojn. 3 minutojn post boligho de la akvo, vershu en ilin la amelan likvajhon kaj kirlu ilin. Estingu la fajron post boligho kaj vershu sur ilin vinon kaj pipron. Jen la plado estas preparita.
Chefaj nutroj:
115 gramoj da proteino, 78 gramoj da graso, 53 gramoj da sukero, 4175 mg da natrio, 441 mg da kolesterolo kaj 1320 kalorioj.